Vladimir Dal
Vladimir Dal | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Казак Луганский |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1801 en Luhansko, Slavyanoserbsky Uyezd, Rusia Imperio |
Morto | 22-an de septembro 1872 (70-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Vagankovo-tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | faculté de médecine de l'université de Dorpat (fr) Imperia universitato de Dorpat |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Johann Christian Dahl (en) |
Patrino | |
Frat(in)o | Karl Dahl (en) |
Edz(in)o | Yekaterina Sokolova (en) (1840–) Julie Dahl (en) (1833–1838) |
Infanoj | Lev Vladimirovich Dahl (en) ( Julie Dahl (en) ) Olga Demidova (en) ( Yekaterina Sokolova (en) ) |
Okupo | |
Okupo | vortaristo verkisto de porinfana literaturo etnologo militisto kolektisto de fabeloj folkloristo kuracisto dialektologo verkisto lingvisto filozofo etnografo |
Verkoj | Explanatory Dictionary of the Living Great Russian Language Proverbs of the Russian People Q23033949 |
Vladimir Ivanoviĉ DAL (ruse Владимир Иванович Даль, ankaŭ literumita Dahl; naskiĝis la 10-an de novembro jul. respektive 22-an de novembro greg. 1801 en Luhansko, nuna Ukrainio; mortis la 22-an de septembro jul. respektive 4-an de oktobro greg. 1872 en Moskvo) estis inter la plej gravaj rusiaj leksikografoj kaj aŭtoro de la plej ampleksa vortaro de la rusa lingvo.
Lia patro estis la dana lingvisto Johan Christian Dahl, kiu interalie studis medicinon en la universitato de Jena en Germanio. Lia patrino Maria Freitag devenis el familio de rusiaj germanoj kaj estis tre talentita muzikistino kaj kantistino. Inter la jaroj 1814 kaj 1826 Vladimir Dal servis en la mararmeo de la Rusia Imperio. Li sukcese finis studon de medicino en la universitato de Tartu en Estonio, tiutempe parto de la Rusia Imperio.
Ekde la jaro 1832 Vladimir Dal publikigis plurajn novelojn. Li estis amiko de Aleksandr Puŝkin. En la jaro 1838 estis membro de la Rusia Akademio de Sciencoj.
Lia ĉefa verko, leksikono en kvar volumoj kun pli ol 30.000 ĉapitroj, publikiĝis inter la jaroj 1863 kaj 1866.
La monda organizaĵo UNESKO deklaris la jaron 2000 Internacia Jaro de Vladimir Dal.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Informoj pri Vladimir Dal en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)