Saltu al enhavo

Wolsztyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolsztyn

Blazono

Blazono
urbo
Wolsztyn (Pollando)
Wolsztyn (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Wolsztyna
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Wolsztyński
Komunumo Komunumo Wolsztyn
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 52° 7′ N, 16° 7′ O (mapo)52.11666666666716.116666666667Koordinatoj: 52° 7′ N, 16° 7′ O (mapo)
Areo 4,78 km²
Loĝantaro 13638 (en 2004)
Loĝdenso 2 853,1 loĝ./km²
Poŝtkodo 64-200
Telefona antaŭkodo 68
Aŭtokodo PWL
TERYT 4303929034
Estro Wojciech Lis
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek 1
Poŝtkodo de estraro 64-200
Telefono de estraro 68 384-27-47
Fakso de estraro 68 384-27-47
Poŝto de estraro um@wolsztyn.pl
Komunuma retejo http://www.wolsztyn.pl
vdr

Wolsztyn (germane Wollstein) estas urbo en Grandpollando en Pollando.

La urboplano, kun videblaj du lagoj ene de la urbo
La vaporlokomotivoj en Wolsztyn
La Parado (Festo) de Vaporlokomotivoj, 2012

Ĝi apartenas al la komunumo Wolsztyn en la distrikto Wolsztyński kaj situas ĉirkaŭ 75 kilometrojn sudokcidente de Poznano. En la urbo estas 13 328 loĝantoj (la 31an de decembro 2017).

La Parado (Festo) de Vaporlokomotivoj

La unuaj spuroj de la setklado gaj agado de homoj sur la tero de Wolsztyn devenas de la Kulturo de Frua Luzacio do de la bronzepoko kaj ferepoko, kion pruvas la trovitaj tie agrilaj ujoj. Oni supozas ke ĉe la elfluo de la rivero Dojca al la Berzyńskie Lago estis la defenda burgo jam en la 9a kaj 10a jarcentoj. La unuaj skribaj dokumentoj devenas de la mezo de 12a jarcento. Ĉirkaŭ la jaro 1285 estis konstruita setlejo, kiun fondis Cistercianoj de la proksima klostro en Obra.

Wolsztyn akiris la Urborajtojn de la jaro 1458.

La jaro 1793, kaj kun ĝi la dua dispartigo de Pollando ŝanĝis situacion de Wolsztyn. La urbo eniris limojn de Reĝlando Prusio sub la nomo Wollstein. Tio signifis forŝiron de la ĝisnuna ekonomia bazo, kiun konsistis teritorioj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

De 1815 ĝis 1920 la urbo apartenis al la prusa provinco Posen (Poznano) kaj pro tio post 1871 al Germanio.

Dum la Ribelo de Grandpolujo estis tie pola taĉmento kun 800 ribelantoj kiuj transprenis la urbon la 5an de januaro 1920. En la sama jaro ekestis la Distrikto Wolsztyński.

De 1939 ĝis 1945 Wollstein estis sidejo de la distrikta administracio de la samnoma distrikto (Landkreis Wollstein).

La palaco en la novklasikisma stilo el la 20a jarcento, nun la hotelo "Wolsztyn"
La Muzeo de Robert Koch, la iama hospitalo, en kiu laboris dum la jaroj 1872–1880 la fama germana kuracisto
La Maria-preĝejo de la Senmakula koncipiĝo
La Postevangelia preĝejo de Ĉieliro
La Urba Sport-halo „Świtezianka”
La Wolsztyńskie Lago, vidata flanke de la urbo Wolsztyn
La Wolsztyńskie Lago
La urbodomo
La akvoturo
La jaĥtejo ĉe la Berzyńskie Lago
La ventumilo en la subĉiela muzeo
La stacidomo en Wolsztyn
La fontano en la centro de la urbo
La palaco en la novklasikisma stilo el la 20a jarcento
La Baza Lernejo n-ro en Wolsztyn
L preĝejo de Ĉieliro

La urbo estas konata pro la fervoja linio de Zbąszyń (Wollstein–Bentschen) malfermita de la germana fervoja administracio en 1884. Wolsztyn hodiaŭ estas la hejmo de pli ol 30 ankoraŭ servantaj vaporlokomotivoj (vidu la apudajn fotojn) kaj okazas tie la "Parado (Festo) de Vaporlokomotivoj".

Dum la dua mondmilito plimulto de poloj estis deportitaj al Ĝenerala Gubernio, anstataŭe alvenis germanoj kadre de koloniigo nomata Heim ins Reich. En kvartalo Komorowo troviĝis labortendaroj kaj militkaptitejoj. La germanan okupadon de Wolsztyn finis alveno, la 26-an de januaro 1945, de taĉmentoj de la 7-a aŭtonomeca korpuso de gvardia kavalerio kaj de la 33-a armeo de la Unua Belorusa Fronto.

Konataj personoj

[redakti | redakti fonton]

Kiam li havis 16 jarojn eniris Lernejon de Korpuso de Artilerio. Li ŝanĝis sian nomon al Wroński. Partoprenis en insurekcio de Kościuszko

Li estis profesoro de pola sciencisto, bakteriologo kaj esperantisto Odo Bujwid.

  • Otto Plathner (1811–1885), germana juristo kaj politikisto de la Nacia Asembleo en Frankfurto ĉe Majno en la jaro 1848
  • Max Samuel Grifenhagen - Ŝerifo en Nov-Jorko dum la jaroj 1913–16, nun Borough en Manhattan; lia patro, Benjamin William Grifenhagen, naskiĝis en Wolsztyn
  • Heinrich Graetz (1817-1891), juddevena historiisto, profesoro, dum la jaroj 1831-1836 finis jeŝivon en Wolsztyn
  • William Rosenau (1865–1943) - rabeno
  • Meyer Levy (1833-1896) - juddevena juĝisto, advokato kaj notario
  • Paul Wojtkowski (1892–1960), germana politikisto de Socialdemokratia Partio de Germanio
  • Maciej Chojnacki – sportisto, basketbalisto, reprezentanto de Pollando, bronza medalisto de Eŭropa Ĉampioneco kaj pola reprezentanto dum Olimpikaj Ludoj en Meksiko 1968.

En Wolsztyn naskiĝis ankaŭ:

  • Jerzy Antkowiak (1935-) – projektanto de modo, artisto, pentristo
  • Andrzej Brachmański (1958-) – eks-vicministro pri internaj aferoj
  • Eleonora Gonda-Soroczyńska (1951-) - prof-ino d-rino habil. en Naturscienca Universitato en Vroclavo, arkitekto pri pejzaĝarkitekturo
  • Cezary Julski (1927-1997) – pola aktoro
  • Robert Kubaczyk (1986-) – leĝera atletikisto, sprintisto, reprezentanto de Pollando
  • Stanisław Piosik (1946-) – parlamentano de Pola Sejmo
  • Adam Skórnicki (1976-) - la venkinto dum la Individua Ĉampioneco de Pollando en Motorcikla Vetkurado sur Skorio / Speedway en la jaro 2008
  • Włodzimierz Wojciechowski (1948-) – futbalisto de "Pogoń" Szczecin kaj "Lech" Poznano, reprezentanto de Pollando
  • Zenon Zając (1959-) – unu el la naŭ ministoj murditaj de la komunista registaro dum la komenco de militstato en la jaro 1981

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy