Content-Length: 100605 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Gallirallus

Gallirallus - Vikipedio Saltu al enhavo

Gallirallus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gallirallus
Vekaralo (Gallirallus australis)
Vekaralo (Gallirallus australis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Gallirallus
Lafresnaye, 1841
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

GalinoraloGallirallus estas genro de birdoj de la familio Raledoj. Ili vivas en la regiono Aŭstralazio-Pacifiko. La genro estas karakterizita per kapablo koloniigi relative malgrandajn kaj izolajn insulojn kaj poste evolui al neflugaj formoj, multaj el kiuj iĝis formortintaj sekve de la homsetlado en Polinezio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Sekve al ĵusaj taksonomiaj revizioj, restas nur unu konata vivanta specio en tiu genro kun kelkaj formortinta specio de dubinda klasigo, dum aliaj specioj estis ŝanĝitaj al Hypotaenidia, Cabalus, Lewinia, aŭ Aptenorallus.[1]

Plimulto de tiuj raloj, kiel la bone konata weka de Novzelando, estas neflugkapablaj aŭ preskaŭe. Multaj el la rezultantaj neflugaj insulaj endemioj iĝis formortintaj post la alveno de homoj, kiuj ĉasis tiujn birdojn kiel manĝaĵo, alveno de enmetitaj predantoj kiel ratoj, hundoj aŭ porkoj, kaj damaĝo al lokaj ekosistemoj. Popola polinezia nomo de tiuj raloj, ĉefe parencoj de G. philippensis, estas veka/weka (kio en aliaj lingvoj estas ĝenerale limigita al la Gallirallus australis).

Aliflanke, specioj de la genro Gallirallus estas (kun la escepto de la weka) notinde retiremaj kaj timidaj birdoj kun ofte olivecbruna koloraro.

Vivantaj kaj ĵus mortintaj specioj

[redakti | redakti fonton]

En la interreta listo subtenita de Frank Gill, Pamela Rasmussen kaj David Donsker je la konto de la Internacia Ornitologia Komitato (IOC), la genro enhavas nur unu vivantan specion:[1]

Bildo Scienca nomo Ordinara nomo Distribuado
Weka Gallirallus australis Novzelando

Tiuj specioj estis metitaj de BirdLife International kaj IUCN en apartan genron Hypotaenidia, sed estas ankoraŭ konsiderataj parto de Gallirallus fare de The Clements Checklist of Birds of the World / eBird:

La Kalajana ralo (iam Gallirallus calayanensis) estis metita en la genron Aptenorallus en 2021.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Gallirallus

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy