Kalia oleato
Kalia oleato | ||
Plata kemia strukturo de la Kalia oleato | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia oleato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 143-18-0 | |
ChemSpider kodo | 4938351 | |
PubChem-kodo | 23665571 | |
Merck Index | 15,7771 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | flaveca aŭ bruneca viskoza maso | |
Molmaso | 320,558 g·mol-1 | |
Denseco | >1,1g cm−3 | |
Fandpunkto | 235 °C[1] | |
Refrakta indico | 1,452 | |
Ekflama temperaturo | 140 °C | |
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362[2] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalia oleato aŭ C18H33KO2 estas kalia salo de la grasa oleata acido, flaveca aŭ bruneca viskoza maso solvebla en akvo. Ĝi estas konsiderata salo pro tio ke ĝi estas produkto de la 18-karbonatoma grasacido kaj alkala substanco. Ĝi estas uzata kiel emulsiiganto al multaj likvaj sapoj, porvizaĝaj purigaĵoj, vakso por lipharoj, korpolavaĵoj kaj hararanĝo-permanentoj.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Emulsiigantoj agas kiel surfaktantoj kaj reduktas la surfaco-tension de likvaĵo. En industrio ĝi estas uzata porkaŭĉukaj ŝaumigagentoj, detergentoj, lubrikaĵoj kaj kataliziloj. Oleato de kalio ĉeestas en multaj manĝaĵoj kaj kosmetikaĵoj, kaj nature ĝi estas trovata en la korpo de la insektoj.
Formado de kalia salo provizas akvo-solveblecon por la grasacidoj. La lipidofilaj karbonkatenoj de la grasacidoj penetras kaj disrompas la lipidoproteina matrico de la ĉelmembranoj de la insektoj. La membrana disrompo kondukas al evakuado de la ĉelenhavo, kaŭzante ĉelsenhidratigon kaj morton. La tokseco de la grasacidoj plialtigas kun la kreskanta longo de la karbona ĉeno, kutime atingante ĉenojn kun dek karbonatomoj, kaj poste malpliiĝas. Grasacidoj kun longo de 18 karbonoj kun unu aŭ du ligiloj (nesaturitaj) ankaŭ elmontras insekticidan aktivecon.[3]
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado per kompleta neŭtraligo de oleata acido kun kalia hidroksido:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Etila oleato estas estero de grasacido formita per kondensiĝo de oleata acido kaj jodo-etano. Ĝi estas senkolora aŭ flaveca likvaĵo kaj estas produktata de la homa korpo dum etanol-toksiĝo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- American Elements
- FooDB
- Fisher Scientific
- Encyclopedia of Entomology
- Preventing Japanese beetle dispersion by farm products and nursery stock
- Polymer Science U.S.S.R
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chemical Book
- ↑ Pubchem
- ↑ Pesticide Information[rompita ligilo]
|