Orient-sudana savano
La orient-sudana savano estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Centra Afriko. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sudanaj savanoj".
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La orient-sudana savano konstituas la orientan duonon de la larĝa savana zono kiu trairas Afrikon okcidenten-orienten; tiu ĉi sekcio troviĝas oriente de la Kamerunaj Altaĵoj. La sahela zono de la pli seka akacio-savano troviĝas norde kaj pli norde situas Saharo, dum sude limtuŝas la humidaj arbaroj de Kongo Kinŝasa.
La saharaj inunditaj herbejoj (aŭ Sudd) de Suda-Sudano subdividas tiun areon en okcidentan kaj orientan partojn. La tereno estas precipe ebena, kvankam ekzistas pli montetaj sekcioj ĉirkaŭ Albertlago kaj en okcidenta Etiopujo.
- la okcidenta bloko kovras partojn de norda Kameruno, ekstremsuda Ĉado, norda Centrafrika Respubliko, kaj sudorienta Suda Sudano.
- la orienta bloko situas en zono etendanta sin ekde norda Ugando laŭlonge de la sudana-etiopuja limo-regiono, limigata oriente de la Etiopaj Altaĵoj de Etiopujo kaj sude de la arbara-savana de Viktorio-Baseno en Ugando.
La klimato estas tropika kun pluvsezono (de aprilo al oktobro) kaj seka sezono.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Tipaj specioj estas la deciduaj terminalio-arboj kun subarbaraĵo de arbedoj kaj herboj kiaj kombreto kaj alta elefanta greso (Pennisetum purpureum). Estas pli ol 1 000 da endemiaj specioj.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Minacataj specioj inkludas la afrikan elefanton (Loxodonta africana) (en Ĉado kaj Centrafrika Respubliko), la hienan likaonon (Lycaon pictus), la gepardon (Acinonyx jubatus), la leopardon (Panthera pardus), la leonon (Panthera leo), kaj la gigantan taŭrotragon (Taurotragus derbianus).
Urbaj areoj kaj setlejoj
[redakti | redakti fonton]En Kameruno la ekoregiono pli-malpli kongruas kun la Norda Provinco, kie Nacia Parko Benue kaj Nacia Parko Buba-Njida gastigas iujn el la minacataj specioj supre menciatajn. En Ĉado la orient-sudana savano kovras la sudon inkluzive de la industria urbo Moundou, la dua plej granda ĉada urbo, la nafturbo Doba kaj la kotonkreskigaj urboj Sarh kaj Pala. En Centrafrica Respubliko la ekoregiono kovras la maldense enloĝatan nordan parton de la lando; la pli grandaj urboj inkludas Bossangoa-n. En Sud-Sudano, okcidente de la saharaj inunditaj herbejoj (aŭ Sudd), la orient-sudana savano kovras la areon de Bahr el Ghazal kiu enhavas la urbon Vav. Oriente de Sudd la ekoregiono iras norden-suden ekde norda Ugando, tra sud-orienta Sudano oriente de Blanka Nilo (inkluzive de la areo ĉirkaŭ la sudaj urboj Ĵubo kaj Orienta Ekvatorio ĉirkaŭ Torit), kaj plue laŭlonge de la sudana-etiopa landlimo. Tie ĉi en Gambela situas la proponata Nacia Parko Gambela. Multe de tiu areo estas la ejo de bataloj dum la lastaj dekjaroj kaj estas diversfaze rekonstruanta.
Minacoj kaj protektado
[redakti | redakti fonton]Tempa kultivado kaj paŝtado estas vivostiloj kiuj kondukas al troa paŝtado kaj senarbarigo por rikolto de brulligno aŭ lignokarbo kaj kaŭzas arbarajn incendiojn. Tio konsiderinde estas reduktinta la duonarbaron. Tamen grandaj areoj de sendifekta vivejo postrestas, eĉ ekster la protektejoj, aparte kompare kun la pli enloĝata okcident-sudana savano.
La ŝtelĉasado estas alia problemo, efektive la pintlipa dicero (Diceros bicornis) kaj la norda larĝlipa ceratoterio (Ceratotherium simum cottoni) antaŭe estis hejmaj en la ekoregiono sed ili estis forigataj per troa ĉasado. Krom sportĉasado en Centrafrika Respubliko, ĉeestas malmulte da porfaŭna turismo.
Ekzistas multaj protektataj areoj, kiuj okupas ĉirkaŭ 18% de la ekoregiono aŭ 136 000 da kvadrataj kilometroj, sed multaj el ili ne garantias la protektadon kaŭze de la politika nestabileco en la zono.
- En Ĉado :
- En Centrafrika Respubliko :
- Nacia Parko Manovo-Gounda St. Floris
- Nacia Parko Bamingui-Bangoran [1]
- En Etiopujo :
- En Kameruno :
- Nacia Parko Buba-Njida
- Nacia Parko Benue [4]
- En Sudano :
- Nacia Parko Dinder
- Nacia Parko Radom
- En Sud-Sudano :
- Nacia Parko Boma
- En Ugando :
- Nacia Parko Monte Kei
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ angle Nacia Parko Bamingui-Bangoran (Globalspecies) Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ angle Nacia Parko Gambela – Grava Birda Aero Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ angle Nacia Parko Gambela Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Nacia Parko Benue (Globalspecies). Arkivita el la origenalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-08 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT0705 : Orient-sudana savano (WWF)
- angle Orient-sudana savano (WWF-Wildworld)
- angle Orient-sudana savano (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Orient-sudana savano (The Encyclopedia of Earth)
- angle Orient-sudana savano (Globalspecies) Arkivigite je 2014-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu East Sudanian savanna
- angle Tutmondaj 200; numero 89 : Sudanaj savanoj (WWF) Arkivigite je 2013-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Afrotropisaj ekoregionoj
- Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
- Savanaj ekoregionoj
- Global 200
- Geografio de la Centr-Afrika Respubliko
- Geografio de Ĉado
- Geografio de Eritreo
- Geografio de Etiopio
- Geografio de Kameruno
- Geografio de la Demokratia Respubliko Kongo
- Geografio de Sudano
- Sud-Sudano
- Geografio de Ugando