Saltu al enhavo

Meleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Meleno
Episkopo de la katolika Eklezio
Meleno (dekstre), diskutante kun sia antaŭulo Amando (maldekstre). Fresko de la 19-a jarcento.
Meleno (dekstre), diskutante kun sia antaŭulo Amando (maldekstre). Fresko de la 19-a jarcento.
Persona informo
Naskiĝo 450-aj jaroj
en La Chapelle-de-Brain en Brain-sur-Vilaine
Morto ĉ. 530
en Renno
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco vd
Ordinado
Konsekrado 505
Profesio
Okupo katolika sacerdoto
katolika episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
Episkopo de Rennes
Dum 505–
Antaŭulo Amand de Rennes
Sekvanto Febediolus la 2-a
Sanktulo
Festotago 6-an de januaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Melenosankta Meleno (france Melaine, latine Melanius) estis episkopo de Rennes, nuntempa Francio, ekde 505. Li naskiĝis en la 450-aj jaroj kaj mortis en ĉ. 530. Li estis ligita al la franka reĝo Klodvigo la 1-a, partoprenis en 511 en la koncilio de Orléans, kunvenigita de tiu Klodvigo.

En la 1866-a eldono de la Roma martirologio, oni listas lin ĉe la 6-a de Januario,[1] sed en pli nova eldono, li estas listigita ĉe 6-an de Novembro.

Laŭ katolika retejo, la 6-a de januaro estas la datumo de la elektado de Meleno kiel episkopo, kaj la 6-a de novembro lia entombigo.[2]

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Lia nomo ŝajnas veni de la greka melas, melanos (nigra), sed aliaj hipotezoj ekzistas: aŭ de la antikva bretona mael (princo), aŭ de la bretona adjektivo melen (flava).

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo Notre-Dame en Saint-Melaine

Meleno verŝajne naskiĝis en la 450-aj jaroj en Platz (aŭ Plets), nun Brain-sur-Vilaine aŭ pli precize La Chapelle-de-Brain, apud Redon, kie estas preĝejo[3] dediĉita al li. Laŭ la hagiografio, li devenis de aristokrata familio kaj estis la filo de riĉaj gaŭlo-romianaj posedantoj. Tre juna, li laŭ la legendo decidis transformi sian familian domon al monaĥejo.

Sen esti la fondinto de la episkopejo de Rennes, li estas konsiderata kiel ĝia unua grava reprezentanto kaj patrono, kiam aperis la sep sanktuloj, fondintoj de la bretona Eklezio. Nomumita de sankta Amando kiel postiranto en 505, li fariĝis poste konsilisto de Klodvigo, kiun li instigas al konstruado de novaj preĝejoj. Li mem klopodas per predikado ”eltiri la kompatindajn erarojn de la paganoj”.[4]

Inter 509 kaj 521, li skribis kun la episkopoj de Tours kaj de Angers al du bretonaj monaĥoj: Catihernus kaj Louocatus, riproĉadmonan leteron pri la celebrado de ritoj, kiuj ŝajnas propraj al la keltaj kristanoj: ”Ni eksciis, per raporto de la respektinda pastro Sparatus, ke vi ne ĉesas kunporti en la kabanoj de viaj samlokanoj iujn tablojn sur kiuj vi celebras la dian oferon de la meso helpe de virinoj, kiujn vi nomas kunmanĝantinoj[k 1] kaj kiuj, dum vi disdonas eŭkaristion, almetas al la popolo la sangon de Kristo”[5] Li ordonis al ili, sub minaco de ekskomuniko, ĉesigi tiujn misfarojn.

Lia vivo estas punktita, kiel tiu de plej multaj sanktuloj, de eksterordinaraj faktoj, kiuj atestas pri lia politika kaj civiliza gravecoj. Li mortis en proksimume 530.[6][7] Li estas enterigita en la monteto de Champ du Repos[k 2] en Rennes. Tie estis konstruita la abatejo Sankta-Meleno,[8] de kiu nun restas la preĝejo Notre-Dame-en-Saint-Melaine.

Lia populareco estas grandparte ligita al la mirakloj kiuj laŭ kredantoj eble okazis dum lia tuta vivo kaj post lia morto. Por ekzemplo, kiam lia korpo estis transportata en boato sur la rivero Vilaine de Plaz ĝis Rennes, li liberigis ŝtelistojn enŝlositajn en turo, kie breĉo sin fosas kiam pasas la boato, dum la malliberigitoj spektas siajn katenojn disfali.

Du aŭtoroj priskribis lian vivon: la unua aŭtoro estas anonima, li verŝajne verkas ĝin en la 7-a jarcento. Ĉi-tiu estas multe kopiita[9] en la 11-a jarcento de Gervais de Belleme, episkopo de Le Mans, kaj poste de ĉefepiskopo de Reims, kiu priskribas en mallonga letero plurajn miraklojn okazintajn en la diocezo de Le Mans, dank'al lia propetado. Unu el ili kiu okazis en Argentré (Mayenne) eble naskigis la paroĥon de Saint-Melaine starigita je du francaj mejloj (8 km) de tie sur la nuna komunumo de Laval, aŭ almenaŭ donis al ĝi tiun patronecon.

Politika rolo

[redakti | redakti fonton]
”Melanius rigardis la ŝarĝon de la episkopado, kiun oni trudis al li, kiel deviganta lin zorgi pri la publikaj aferoj, maltrankviliĝi pri la zorgoj de la popolo, pripensi la temojn, kiuj konfuzis la homojn, atenti pri la moroj de la jarcento.”[10]

Lia unua biografo tiel klarigas kial, fariĝinta episkopo de Rennes, li ludas politikan rolon kiel peranto inter gaŭlo-romiana popolo kaj la nova franka potenco, kiun Klodvigo instalas. Laŭ Salomon Reinach (laŭ Procope de Césarée kaj Grégoire de Tours), li traktis kun sankta Paterno kaj Klodvigo por prepari en 497 traktaton inter la frankoj, la Gaŭlo-Romianoj de Armoriko kiujn li reprezentis kaj la bretonoj. La du lastaj popoloj ne tributis, sek agnoskis la superecon de la frankoj. Laŭ Léon Fleuriot, la konvertiĝo de Klodvigo kaj de ties popolo estis la neskribita kondiĉo de la traktato, kio estus doninta al ili interŝanĝe decidan apogon, garantiatan de la Eklezio, en la batalo kontraŭ la aliaj ĝermanaj popoloj.

En 511, li ludis unuarangan rolon en la koncilio de Orléans kiu arigis la gaŭlan episkoparon ĉirkaŭ la nova franka monarkio ”kie tridek kaj unu patroj dekretis kanonojn, kies ĉefa aŭtoro estis sankta Meleno episkopo de Rennes”.[11] Li faris sin la advokato de la civitoj de okcidenta Bretonio kiuj, sen esti submetitaj al la frankoj, estis subskribintaj traktatojn kun ili.

Toponimio

[redakti | redakti fonton]

Sankta Meleno ŝajnas esti koninta gravan postmortan favoran kulton. Lia nomo troviĝas en granda nombro da loknomoj okcidente de Francio:

Plej multo de ĉi tiuj paroĥoj[klarigu] estas malnovaj dependaĵoj de la abatejo Sankta-Meleno de Rennes:

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Acta Sanctorum I, 6-a de januaro.
  • Les petits Bollandistes : vies des saints, tome premier (du 1er au 26 janvier, d'après les bollandistes, le père Giry, Surius, ... ; par Mgr Paul Guérin, Paris, Bloud et Barral, 1876.
  • Albert LE GRAND, Vie des saints de Bretagne Armorique, 1636 - D.L. Miorcec de Kerdanet, 1837 - Brest, P. Anner et Fils, et Paris, chez Isidore Pesson, 1837.
  • Dom Guy-Alexis LOBINEAU, Vies des saints de Bretagne, Rennes, Cie des imprimeurs libraires, 1724 - Abbot Tresvaŭ, 1836.
  • Abbé A. MILLON, Saint Melaine, Rennes, L. Bahon-Rault.
  • Abbé Angot, Deux vies rythmées de saint Melaine à l'usage de l'église de Laval, Mamers, G. Fleury et A. Dangin, 1893, 14 p. (tiré-à-part de la Revue historique et archéologique du Maine, t. XXXVI, 1894) (lire en ligne|lien=http://www.lamayenne.fr/uploadfiles/publications/8002/FR-AD53-BN-0036.pdf.V37.aspx Arkivigite je 2007-10-22 per la retarkivo Wayback Machine)
  1. latine conhospitoe
  2. La nomo signifas ’ripozkampo’

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Le martyrologe romain de 1866
  2. https://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fcatholique-rennes.cef.fr%2F%3FPresentation-Accueil#federation=archive.wikiwix.com&tab=url
  3. Fiche d'inventaire préliminaire de l'église de Brain[rompita ligilo] sur le site du Service régional de l'inventaire de Bretagne
  4. Citita per A. Borderie, Histoire de Bretagne, T. I, p. 532, n. 1.
  5. Citita per A. de la Borderie, Histoire de Bretagne, T. I, , p. 370.
  6. Monks of Ramsgate. “Melanius”. Book of Saints, 1921.
  7. Saint Melaine de Rennes
  8. Fiche d'inventaire du patrimoine[rompita ligilo] sur le site du Service régional de l'Inventaire de Bretagne
  9. A. Chédeville, H. Guillotel, La Bretagne des saints et des rois Ve - Xe siècles, 1984, pp. 157-158.
  10. Citita de A. de la Borderie, Histoire de Bretagne, T. 1, pp. 329-330.
  11. Cité par A. de la Borderie, op. cit., p.331.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy