Milmarcos
Milmarcos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19330 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 70 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 1° 53′ U (mapo)41.0875-1.8752777777778Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 054 m [+] | ||
Areo | 44 km² (4 400 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Milmarcos [+] | |||
Milmarcos [milMARkos] (Mil Kadroj) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 70 loĝantoj sur areo de 44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,6 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas milmarqueños [milmarKEnjos] respektive milmarqueñas [milmarKEnjas].
Situo
[redakti | redakti fonton]Milmarcos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1054 m super marnivelo; je 143 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°05′15″N 1°52′31″Ok. Najbaras la municipoj Algar de Mesa, Calmarza, Campillo de Aragón, Fuentelsaz kaj Tartanedo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Milmarcos estas malgranda vilaĝo kun longa historio. Estis situa en teritorio de la keltiberoj. La nomo estas de latina deveno, pro kio ŝajnas evidenta ke ĝi estis fondita de la romianoj. Post la reconquista de la valoj de la rivero Ebro, Jalón kaj Jiloca, fare de Alfonso la 1-a la Batalema, reĝo de Aragono, komence de la 12-a jarcento, Milmarcos figuras kiel limo de la komunumo de domaroj de Calatayud, el kiu distas 35,3 km. Iom poste, post la reconquista de Molina fare de tiu sama reĝo, en 1129, kaj sekva donaco al Manrique de Lara, Milmarcos iĝis inkludita en tiu teritorio. Dum la Mezepoko ĝi apartenis al la senjorio de Molina, kaj akiris la titolon de villa jam en moderna epoko.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 85, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Milmarcos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Milmarcos kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 70 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.