Solanillos del Extremo
Solanillos del Extremo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19491 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 86 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 45′ N, 2° 42′ U (mapo)40.7509826-2.6980205Koordinatoj: 40° 45′ N, 2° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 996 m [+] | ||
Areo | 35 km² (3 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Solanillos del Extremo [+] | |||
Solanillos del Extremo estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 86 loĝantoj sur areo de 35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,5 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Solanillos del Extremo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la centro de la provinco Gvadalaĥaro; je 50 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Ĝi estas mezvoje inter Brihuega kaj Cifuentes.
Limas la municipaj teritorioj de Henche, Cifuentes, Masegoso de Tajuña, Valderrebollo kaj Brihuega.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Solanillos del Extremo apartenis al la teritorio de Atienza en la periodo de reloĝado post la Reconquista, formante la sudan pinton extremo de tiu teritorio.
En 1478 ĝi formis parton de la grafa senjorlando de la familio Silva, grafoj de Cifuentes, kaj poste pasis tra familiaj ligoj al la familioj de la dukoj de Pastrana, kaj poste de la Duklando de Infantado.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 96, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Solanillos del Extremo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Solanillos del Extremo kie oni falis al la nunaj 96.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Enirejo al la municipo.
-
Ermitejo de Sankta Barbara.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mapa Topográfico Nacional . MTN50. Hoja 512 (22-20). Serie digital. 1a eldono 2003. (Madrid: Instituto Geográfico Nacional)