Motokroso
Aspekto
Motokroso | |
---|---|
speco de sporto | |
off-roading • motorcikla vetkuro | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Motokroso (neologismo el motocross, kiu venas el la angla Motorcycle + Cross Country) aŭ transterena motorbiciklado estas lerteca kaj kuraĝeca sporto kun motorbiciklo sur malebena tereno. En la sporto oftas la akcidentoj, faloj surteren, tiel oni antaŭpreskribas la protektajn ekipaĵojn de homo (vestojn) kaj motorciklo (konstruo).
Historio
[redakti | redakti fonton]Iu brita oficiro ordonis komence de la 20-a jc. motorciklan trejnadon ene de la kazerno, por ebligi kontrolon de motorciklaj. De tiu estis nur unua paŝo al la sporta uzado.
La unua oficiala motorkrosa konkurso okazis en Namuro (Belgio). Komence oni devis motokrosi sur tereno kaj oni ne difinis la vojlinion, oni devis trairi nur inter pordostangoj.