Ĝajnismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 45: | Linio 45: | ||
== Kredoj de Ĝajnismo == |
== Kredoj de Ĝajnismo == |
||
[[Dosiero:Ahimsa.svg|eta| |
[[Dosiero:Ahimsa.svg|eta|maldekstre|La mano kun rado ĉe polmo estas [[simbolo]] de Ahimsa (malviolento). La vorto meze estas "Ahimsa". La rado reprezentas la ''darmacakra'' kiu staras por la solvo halti la ciklon reenkarnigo pere de vero kaj ne-violento.]] |
||
La ĝajnisma simbolo konsistas el [[svastiko]] kaj mano. |
La ĝajnisma simbolo konsistas el [[svastiko]] kaj mano. |
||
Kiel registrite je 21:28, 31 dec. 2023
Ĝajnismo aŭ ĝainismo (tradicie konata kiel Jain Dharma, sanskrite: जैन धर्म) estas barata religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimso); kiel ekzemple tiu praktikata de Mahatma Gandhi.
Nomo
La PIVa formo "ĝainismo" estas franceca; la hinda radiko jain estas diftonga, ne dusilaba. Ĉi tiu artikolo uzas la formon "ĝajnismo", venantan rekte el la hindaj lingvoj.
La origino de ĝajnismo: tirtankaroj
Kiel la fondinto de la ĝajnismo estas kutime rigardata Vardhamana, ĝenerale nomata Mahavira ("granda viro", sanskrite kaj prakrite Mahâvîra). Neniu certas precize kiam li vivis, sed la tradiciaj jaroj estas de -599 ĝis -517—pli aĝa samtempano de la Budho Gotama. Mahavira estas el la regiono Biharo, kaj li (same kiel Gotama) atingis sian allumiĝon sidante sub arbo. Laŭ la ĝajnismo, Mahavira estas la 24-a tirthankara de nia epoko. Tirthankara estas la ĝajnisma koncepto plej proksima al la budhisma budho; la vorto "ĝajnismo" venas el la hinda vorto jaina, sekvanto de jîna, = la venkinto, kiu estas koncepto paralela al la budhisma arahanto.
En la budhisma palilingva kanono - Tripitako - Mahavira aperas kiel konkurencanto sub la nomo Nigantha Nâthaputta, kaj estas tie forte kritikita.
Kelkaj religihistoriistoj opinias, ke ankaŭ antaŭa tirthankara (la 23-a do), Parŝva, eble vivis dum historia tempo[1][2], verŝajne en la 9-a jarcento a.K.(inter 872 kaj 772 a. K. laŭ tradiciaj fontoj[3]), kaj kolektis kaj kompilis tekstojn kaj tradiciojn pli antikvajn. Se vere, la ĝajnismo estus kelkajn jarcentojn pli aĝa ol la budhismo.
Por la antaŭaj tirtankaroj agnoskitaj en ĝajnismo, la vivpriskriboj historie ne eblas, simple pro absurde fruaj datoj. Ekzemple, la supoza antaŭulo de Parŝvanato (do la 22-a tirtankaro), nomata Ariṣṭanemi aŭ Nēminātha, laŭ ĝajna tradicio vivis 84 000 jarojn antaŭ Parŝvanato: tio estus dum Malnova Ŝtonepoko. Sed Ariṣṭanemi (kaj eble kelkaj eĉ pli fruaj tirtankaroj) eble vere ekzistis, nur ne tiom frue.[1]
Jen la listo de la 24 supozaj tirtankaroj de la prezenta aĝo (pri la koncepto de kosmaj aĝoj, vidu ĉi-sube, en la sekcio Kredoj de ĝajnismo):[4][5]
- Rishabha
- Ajitnatha
- Sambavanato
- Abhinandanatha
- Sumatinatha
- Padmaprabha
- Suparshvanatha
- Chandraprabha
- Pushpadanta aŭ Suvidhinatha
- Sitalanatha
- S(h)reyansanatha
- Vasupujya
- Vimalanatha
- Anantanatha
- Dharmanatha
- S(h)antinatha
- Kunthunatha
- Aranatha
- Mallinatha
- Munisuvratha
- Naminatha
- Neminatha aŭ Arishtanemi
- Parshvanatha
- Mahavira
Kredoj de Ĝajnismo
La ĝajnisma simbolo konsistas el svastiko kaj mano.
Pro alispeca karmo-doktrino, la ĝajnismo estas pli ekstrema ol la budhismo pri ne-perforto, kaj provas eviti perfortaĵojn ne nur intencajn sed ankaŭ ne-intencajn. La ĝajnismaj monaĥoj, male al la budhismaj, vivas ege asketisme kaj entuziasme suferigas sin mem. Anoj estas ofte vegetaraj. Kelkaj monaĥoj vestas maskon por ne enspiri insektojn kaj balaas antaŭ sia vojo. En ekstremaj kazoj, monaĥoj suicidas per nemanĝado.
Same kiel la budhismo, la ĝajnismo ekde la komenco evitis la uzon de la lingvo de la kleruloj, sanskrito; ĝia kanono estas verkita en unu el la prakritoj.
Laŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpoiĝo, ktp (iom simile al ia novplatonismo). Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismanoj, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. Tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj la formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lente evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu : en kristianismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalasititaj el ĉia materio pere de meditado kaj asketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-oj kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, ni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo.
Ĉirkaŭ ducent jarojn post Mahavira, la ĝajnismo splitiĝis en du skolojn: la pli liberala svetambara, "blanke vestitaj", kies monaĥoj vestis sin blanke kaj kiu akceptas ankaŭ monaĥinojn, kaj la pli konservema digambara, "ĉiele vestitaj", kie la monaĥoj konservis la kutimo de la praa ĝajnismo esti nudaj kaj kiu havas monaĥojn nur virajn.
La antikvaj helenaj filozofoj ekhavis konon pri ili, okaze de la konker-vajaĝoj de Aleksandro la Granda, ili estis de tiuj nomitaj la "Gymnosophistes" (=la nudaj saĝoj).
Praktikoj
La devoj de la laikoj estas malpli severaj ol tiuj de la monaĥoj, kiuj lastaj praktikas ekstreman asketismon. (Do iel similas al Albigensismo.)
- La laikoj devas respekti 5 malpermesojn (klasike moralajn) kaj cetere: ne manĝi nokte, esti moderaj, ne sin dediĉi al ĉia senutila agado, mediti plurfoje en la tago, fasti almenaŭ po unu fojon semajne, doni almozojn.
- La monaĥoj devas praktiki: paciencon, humilecon, rektanimecon, verdiron, memregon, asketismon, seksan abstinecon, senposedon, obeon. Ili devas elporti 22 korpajn aŭ spiritajn malagrablaĵojn, inter ili: malsato, soifo, la insektoj, la nudeco, la insultoj, la incitiĝo pro nekompreno.
En la ĝajnismo, same kiel en la budhismo, pro la idealo de ne-perforto jam frue multaj laikoj preferis vivteni sin per komercado, kaj ne devi rekte ekspluati vivantajn estaĵojn. Tial ili specialiĝis en intelektaj, monaj kaj komercaj profesioj, kio donis al ili, malgraŭ ilia malgranda nombro, grandan influon en la hinduja socio, kaj ofte riĉecon (iom simile al la judoj, sed ne pro elekstera persekuto sed deinterna moralaj malpermesoj). Ankoraŭ hodiaŭ, la ĝajnismanoj estas statistike superreprezentataj en la komerca vivo de Barato.
Pro ilia klero-tradicio kaj zorgemo, la plej fidindaj dokumentoj pri antikva historio de Hindio estas ĝajnismaj, ankaŭ ĝajnismaj la plej malnovaj ĝis nun konservitaj hindaj manskribaĵoj.
Anekantavada
La doktrino anekantavada estas unu el la fundamentaj ideoj de Ĝajnismo. Ĝi rilatas al la principoj de plurismo kaj varieco de vidpunktoj, la ideo ke vero kaj realaĵo estas perceptitaj malsame de diversaj vidpunktoj. Ne ekzistas ununura vidpunkto kun la absoluta vero.[6][7]
La ideo kontrastas kun la klopodoj, proklami la absolutan veron kun adhgajanyāyah. Tion oni povas vidi per la parabolo de la "blinduloj kaj la elefanto". En ĉi tiu historio ĉiu homo palpis parton de la elefanto (genuo, kruro, orelo, ktp). Ĉiuj homoj asertis kompreni kaj koni la realan aspekton de la elefanto, sed ili nur povis sukcesi parte kaŭze de siaj limigitaj perspektivoj.[8] Oni povas efektivigi pli formalan alproksimiĝon al ĉi tiu principo, observante ke la objektoj estas senfinaj koncerne al kvalitoj kaj formoj de ekzisto. Tial ili ne povas esti tute komprenitaj en ĉiuj siaj aspektoj kaj manifestacioj pro la finita homa perceptokapablo. Konforme al la ĝainismo, nur la kevalins (la ĉiosciaj estaĵoj) povas kompreni la objektojn en ĉiuj iliaj aspektoj kaj manifestacioj. La aliaj nur kapablas akiri partan konon.[9]
Nayavāda (esperantigeble kiel Najavado) estas filozofia principo proksime rilata: tiu de "partaj vidpunktoj". Laŭ tiu ideo, ĉiu objekto havas senfine multajn ecojn, sed kiam oni priskribas ĝin, oni priparolas nur kelkajn, kaj tio certe ne signifas neon de aliaj ecoj. Oni do havas vidpunkton nur partan; tiun vidpunkton oni nomas sanskrite naya.
Sjadvado aŭ Syādvāda (sanskrite: स्याद्वाद, esperantigeble kiel sjadvado) estas la tria principo de ĉi tiu idearo: nome la principo de "kondiĉa prediko". Tiu principo postulas, ke oni diru ĉion per la sanskrita optativa modo (tio ĉi tie signifas necertecon aŭ kondiĉecon), ĝenerale uzante la optativan formon de la verbo as (esti): syāt. Tio necesas pro tio, ke la realeco malsimplas (kaj do oni ne povas plene esprimi ĝin per unuopaj asertoj): ĉiu afero havas multajn ecojn (por uzi sanskritan esprimon: ĉio estas anekāntātmaka), kaj unuopa eco (naya) estas nur parto de la tuto.
La Ĝajna Universala Preĝo
Jen la baza preĝo, kiu la ĝajnismano diras ĉiutage. Laŭ ĝajnismanoj, ĉiujn bonajn laboron kaj eventon oni benu per ĉi tiu preĝado saluta.
Namo Arihantanam: Mi riverencas al la allumiĝintaj estaĵoj.
Namo Siddhanam: Mi riverencas al la liberiĝintaj animoj.
Namo Ayariyanam: Mi riverencas al la religiaj gvidantoj.
Namo Uvajjayanam: Mi riverencas al la religiaj instruistoj.
Namo Loe Savva Sahunam: Mi riverencas al ĉiuj asketoj en la mondo.
Eso Panch Namukkaro: Tiuj kvin riverencoj
Savva Pava Panasano: Povas detrui ĉiujn pekojn.
Mangalancha Savvesin: Inter la sanktaj ripetaĵoj
Padhamam Havai Mangalam: Ĉi tio estas la supera.
Ĝajnaj Agamoj
Agama (esperantigeble kiel agamoj) estas originalaj tekstoj de ĝajnismo bazitaj sur la diskurso de la tirthankara-oj. La diskurson liverita en samavasarana (dia predikada halo) ili vokas Śhrut Jnāna. Ĝi konsistas el dek unu anga-oj kaj dek kvar purva-oj.[10] La diskurson registris Ganadhara (ĉefaj disĉiploj) kaj ĝi estas kunmetita el dek du anga-oj (departementoj). Oni ĝenerale reprezentas ĝin kiel arbon kun dek du branĉoj.[11] Tio ĉi formas la bazon de la Jaina Agamoj aŭ kanonoj. La ĝajnoj kredas, ke tiuj venis de Rishabhanatha, la unua tirthankara.[12]
La plej fruajn konatajn versiojn de ĝajnaj Agamoj oni skribis en Ardhamagadha Prakrito. Agama estas Sanskrita vorto kiu signifas la 'venon' de doktrinaro per dissendo tra sinsekvaj aŭtoritataj instruistoj.[13]
Influado kaj disvastiĝado de Ĝajnismo
Ĝajnismo jam estis antikvaj religio kaj kulturo en Biharo dum la tempo de Budho kaj Mahavira. Pro tio la ĝajnisma filozofio forte influis la budhisman. Ĝajnismo kaj Hinduismo ankaŭ influis unu la alian dum jarmiloj.
Ĉar ĝajna moralo devigas, ke ĝajnismanoj ne ligiĝu al siaj materiaj posedaĵoj, ili multe elspezis mecenate. Riĉaj ĝajnismanoj pasintece konstruigis multegajn templojn ege belajn kaj multekostajn. Sur la monto de Palitano en Guĝarato konstruiĝis templo, kiu povas enhavi 870 homojn; kaj ĉe la landlimo inter Guĝarato kaj Raĝasthano sur Monto Abu, kie la temploj estas el blanka marmoro, la marmoro-skulptistoj estis pagataj laŭ la kvanto de marmora pulvoro forigita, do ili faris plej ellaboritajn kaj detalo-riĉajn skulptaĵojn. Nunepoke la riĉaj ĝajnismaj mecenatoj prefere fondas malsanulejojn, por la homoj, kaj ankaŭ por la bestoj.
Historie, la religio ĝajnismo troviĝis ĉie tra suda Azio: en Afganio, Birmo, Nepalo, Bangladeŝo, Srilanko, ktp. Sed ju pli islamo, hinduismo, ktp kreskas en tiuj landoj, des pli ĝajnismo malkreskas, kaj hodiaŭ ĝajnismo estas tre malgranda religio ekster Barato.
La ĝajnismaj komercistoj, male al la budhismaj, ĉefe entreprenis ene de Barato. Dum la budhismo iom post iom disvastiĝis ekster Barato, kaj dum mil jaroj preskaŭ ne troveblis en la lando de sia origino, la ĝajnismo restis religio hinda, kun anoj plejparte en Barato kaj en la hinda diasporo. Tamen, ĉu influo, ĉu paralela evoluo, multaj el iliaj ideoj kaj praktikoj troviĝas en aliaj mistikaj skoloj de la Mezoriento kaj Mediteraneo.
Sekvantoj
La Digambaroj (Sanskrito: दिगम्बर, digambara, traduko: "vestata en aero" aŭ "en la ĉielo" aŭ "en la Mondo") estas religia grupo de plejparte monaĥoj, tre konservema. Kiel indikas la nomo, tiuj eĉ ne vestas sin. Komparu ĉi-supre la nudan statuon de Gomatesvara.
La Ŝvetambaroj (Sanskrito: श्वेताम्बर, śvetāmbara, blank-vestita) estas alia grupo en ĝajnismo, ĝenerale el laikuloj kaj malpli strikta.
Gravuloj
Aĉarja Kundakunda estis digambara ĝajnisma monaĥo kaj filozofo, kiu ankoraŭ estas respektata. Li verkis multajn ĝajnismajn tekstojn kiel: Samayasara, Niyamasara, Pancastikayasara, Pravachanasara, Atthapahuda kaj Barasanuvekkha.
Hemaĉandra, aŭ pli esperantlingve Hemaĉandro, estis hindia ĝajnisma sanktulo, fakulo, poeto, matematikisto, filozofo, jogulo, gramatikisto,[14] jurteoriulo,[15][16] historiisto,[17] leksikografo, retorikisto, logikisto, kaj prozodiisto de la 12-a jarcento (ĉirkaŭ 1088 – ĉirkaŭ 1172/1173 a.n.e.).[18] Konsiderita geniulo fare de siaj samtempuloj, li ricevis la titolon kalikālasarvajña, "konanto de ĉiu sciaro siatempe" kaj patro de la Guĝarata lingvo.
Vidu ankaŭ
- Djano
- Darmo kaj darmo-rado
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Heinrich Zimmer, Philosophies of India, p. 224-226
- ↑ http://www.jainworld.com/jainbooks/images/18/Life_of_Parshva.htm[rompita ligilo]
- ↑ Pli precize: proksimume 250 jarojn antaŭ Mahaviro. La datoj cititaj ĉi tie venas el Heinrich Zimmer, Philosophies of India, p. 183
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-22. Alirita 2016-11-24.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-16. Alirita 2016-11-24.
- ↑ Paul Dundas (2002), p. 231
- ↑ John M. Koller (julio de 2000), p. 400-407
- ↑ Marilynn Hughes (2005) pp. 590-591
- ↑ Padmanabh Jaini (1998) p. 91
- ↑ Champat Rai Jain 1929, p. 135.
- ↑ Champat Rai Jain 1929, p. 136.
- ↑ Natubhai Shah 2004, p. 12.
- ↑ Dundas 2002, p. 60.
- ↑ Datta, Amaresh. (1987) Encyclopaedia of Indian Literature: A-Devo (angle). Sahitya Akademi, p. 15–16. ISBN 978-81-260-1803-1.
- ↑ “A Short History of Jaina Law”, p. 5.
- ↑ Hemachandra | Jaina author | Britannica (angle). Alirita 2022-02-07.
- ↑ Singh, Upinder. (2008) A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century (angle). Pearson Education India, p. 241. ISBN 978-81-317-1677-9.
- ↑ Datta, Amaresh. (1987) Encyclopaedia of Indian Literature: A-Devo (angle). Sahitya Akademi, p. 15. ISBN 978-81-260-1803-1.
Literaturo
- Cort, John E. (1995), "The Jain Knowledge Warehouses : Traditional Libraries in India", Journal of the American Oriental Society 115 (1): 77, doi:10.2307/605310
- Community, Jain, Jain Community: Uniting the Jains, archived from the original on 2014-10-29, https://web.archive.org/web/20141029025440/http://www.jain.community/, retrieved 2015-05-19
- Dundas, Paul (2002), The Jains, Routledge, (ISBN 978-0-415-26605-5), http://books.google.com/books?id=jdjNkZoGFCgC
- Glasenapp, Helmuth Von (1999), Jainism: An Indian Religion of Salvation, Delhi: Motilal Banarsidass, (ISBN 81-208-1376-6), http://books.google.co.in/books/about/Jainism.html?id=WzEzXDk0v6sC
- Jacobi, Hermann (1884), Jaina Sutras Part I, Sacred Books of the East, 22, http://www.sacred-texts.com/jai/sbe22/index.htm
- Jain, Jyotindra; Fischer, Eberhard (1978), Jaina Iconography, Brill Publishers, (ISBN 978-90-04-05259-8), http://books.google.com/books?id=mbXwopoqITIC
- Jain, Kailash Chand (1991), Lord Mahāvīra and His Times, Motilal Banarsidass, p. 17, (ISBN 978-81-208-0805-8), http://books.google.com/books?id=8-TxcO9dfrcC&pg=PA17, retrieved 28 June 2013
- Jain, Mahavir Saran, The Doctrine of Karma in Jain Philosophy, http://www.herenow4u.net/index.php?id=98353
- Jain, Mahavir Saran, The Path to Attain Liberation in Jain Philosophy, archived from the original on 2015-05-31, https://web.archive.org/web/20150531013119/https://www.scribd.com/doc/219047226/The-Path-to-Attain-Liberation-in-Jain-Philosophy, retrieved 2015-05-19
- Jain, Mahavir Saran, Bhagwaan Mahaveer Evam Jain Darshan, http://www.herenow4u.net/index.php?id=98353
- Jaini, Padmanabh S. (1991), Gender and Salvation: Jaina Debates on the Spiritual Liberation of Women, University of California, (ISBN 978-0-520-06820-9), http://books.google.com/books?id=GRA-uoUFz3MC, retrieved 10 January 2013
- Jaini, Padmanabh S. (1998), The Jaina Path Of Purification, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-81-208-1578-0), http://books.google.com/books?id=wE6v6aĥHi8C, retrieved 10 January 2013[rompita ligilo]
- Jaini, Padmanabh S. (2000), Collected Papers On Jaina Studies, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-81-208-1691-6), http://books.google.com/books?id=HPggiM7y1aYC, retrieved 10 January 2013
- Koller, John M. (July 2000), "Syādvadā as the Epistemological Key to the Jaina Middle Way Metaphysics of Anekāntavāda", Philosophy East and West (Honululu) 50 (3): 628, doi:10.1353/pew.2000.0009, ISSN 00318221
- Rankin, Aidan (2010), Many-Sided Wisdom: A New Politics of the Spirit, John Hunt Publishing, (ISBN 978-1-84694-277-8), http://books.google.com/books?id=zoxR-LdZy0MC
- Sangave, Vilas Adinath (1980), Jaina Community (2nd ed.), Bombay: Popular Prakashan, (ISBN 978-0-317-12346-3), http://books.google.com/books?id=FWdWrRGV_t8C
- Sangave, Vilas Adinath (2001), Facets of Jainology: Selected Research Papers on Jain Society, Religion, and Culture, Mumbai: Popular Prakashan, (ISBN 978-81-7154-839-2), http://books.google.com/books?id=QzEQJHWUwXQC
- Sangave, Vilas Adinath (2006), Aspects of Jaina religion (5 ed.), Bharatiya Jnanpith, (ISBN 978-81-263-1273-3), http://books.google.com/books?id=8UhvGRoyAqMC
- Shah, Natubhai (1998a), Jainism: The World of Conquerors, 1, Sussex Academic Press, (ISBN 978-1-898723-30-1), http://books.google.com/books?id=EmVzvUzbwegC
- Shah, Natubhai (1998b), Jainism: The World of Conquerors, 2, Sussex Academic Press, (ISBN 978-1-898723-31-8), http://books.google.com/books?id=g120RG8GkHAC
- Shah, Umakant P. (1987), Jaina-Rupa-Mandana, Abhinav Publications, (ISBN 978-81-7017-208-6), http://books.google.com/books?id=m_y_P4duŜsC[rompita ligilo]
- Sethia, Tara (2004), Ahiṃsā, Anekānta and Jainism, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-81-208-2036-4), http://books.google.com/books?id=QYdlKv8wBiYC
- Tobias, Michael (1991), Life Force: The World of Jainism, Jain Publishing Company, (ISBN 978-0-87573-080-6), http://books.google.com/books?id=ybQB6yyw-tgC
- Upadhye, A. N. (1982), Cohen, Richard J., ed., "Mahavira and His Teachings", Journal of the American Oriental Society (American Oriental Society) 102 (1): 231, doi:10.2307/601199
- Vallely, Anne (2002), Guardians of the Transcendent: An Ethnology of a Jain Ascetic Community, University of Toronto Press, (ISBN 978-0-8020-8415-6), http://books.google.com/books?id=eI4PAY9rDmQC
- Vyas, R.T. (1995), Studies in Jaina art and iconography and allied subjects, Abhinav Publications, (ISBN 978-81-7017-316-8), http://books.google.com/books?id=fETebHcHKogC
- Sastri, S. Srikanta (1949), The Original Home of Jainism, The Jaina Antiquary, http://www.srikanta-sastri.org/the-original-home-of-jainism/4584892825
- Wiley, Kristi L. (2009), The A to Z of Jainism, Scarecrow Press, (ISBN 978-0-8108-6821-2), http://books.google.com/books?id=kUz9o-EKTpwC
- Widengren, G. (1971), Historia Religionum, Volume 2 Religions of the Present, BRILL, (ISBN 978-90-04-02598-1), http://books.google.com/books?id=3rrQY1tzLQUC
- Williams, Robert (1991), Jaina Yoga: A Survey of the Mediaeval Śrāvakācāras, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-81-208-0775-4), http://books.google.com/books?id=LLKcrIJ6oscC
- Tatia, Nathmal (tr.) (1994) (in Sanskrit - English), Tattvārtha Sūtra: That which Is of Vācaka Umāsvāti, Lanham, MD: Rowman Altamira, (ISBN 0-7619-8993-5)
- Nayanar, Prof. A. Chakravarti (2005), Samayasāra of Ācārya Kundakunda, New Delhi: Today & Tomorrows Printer and Publisher, (ISBN 81-7019-364-8)
- Jain, Vijay K. (2011), Tattvârthsûtra (1st ed.), (Uttarakhand) India: Vikalp Printers, (ISBN 81-903639-2-1), https://archive.org/details/AcharyaUmasvamisTattvarthsutra, "Non-Copyright"
- Jain, Hiralal; Upadhye, Adinath Neminath (2000), Mahavira his Times and his Philosophy of Life, Bharatiya Jnanpith, p. 18, http://books.google.com/books?id=GHfzERhGUjQC&pg=PA18, retrieved 28 June 2013
- Jain, Champat Rai. (2008) Risabha Deva - The Founder of Jainism. Bhagwan Rishabhdeo Granth Mala. ISBN 978-8177720228.
- Balcerowicz, Piotr (2009), Jainism and the definition of religion (1st ed.), Mumbai: Hindi Granth Karyalay, (ISBN 978-81-887-69292)
- Zimmer, Heinrich (1953), Joseph Campbell, ed., Philosophies Of India, London, E.C. 4: ROUTLEDGE & KEGAN PAUL LTD, (ISBN 978-8120807396)