Buteo (genro)
Buteo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Oligoceno - Nun | ||||||||||||
jamajka buteo (buteo jamaicensis)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
specioj
| ||||||||||||
ĉ. 30, vidu en la teksto | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Buteo[1] (science: Buteo) estas genro da mezgrandaj rabobirdoj, el la familio de akcipitredoj, simila al aglo sed malpli granda, kun forta korpo kaj larĝaj flugiloj.
Specioj en taksonomia ordo
[redakti | redakti fonton]- Komuna buteo, Buteo buteo
- Orienta buteo, Buteo buteo japonicus
- Himalaja buteo, Buteo buteo burmanicus
- Kaboverda buteo, Buteo buteo bannermani
- Madejra buteo, Buteo buteo harterti
- Sokotra buteo, Buteo buteo socotrae
- Stepbuteo, Buteo buteo vulpinus
- Jamajka buteo, Buteo jamaicensis
- Aglobuteo, Buteo rufinus (laŭvorte "rufa buteo")
- Vilkrura buteo, Buteo lagopus (laŭvorte "arkta buteo")
- Reĝa buteo, Buteo regalis
- Ruĝaŝultra buteo, Buteo lineatus
- Larĝflugila buteo, Buteo platypterus
- Svainsona buteo, Buteo swainsoni
- Grandbeka buteo, Buteo magnirostris
- Hispaniola buteo, Buteo ridgwayi
- Blankapuga buteo, Buteo leucorrhous
- Mallongvosta buteo, Buteo brachyurus
- Blankagorĝa buteo, Buteo albigula
- Blankavosta buteo, Buteo albicaudatus
- Galapaga buteo, Buteo galapagoensis
- Varia buteo, Buteo polyosoma
- Ruĝdorsa buteo, Buteo (p.) polyosoma
- Buteo de Juan Fernández, Buteo (polyosoma) exsul
- Punaa buteo, Buteo (polyosoma) poecilochrous
- Griza buteo, Buteo nitidus
- Grizlinia buteo, Buteo n. nitidus
- Griza buteo, Buteo nitidus plagiatus
- Zonvosta buteo, Buteo albonotatus
- Havaja buteo, Buteo solitarius
- Patagona buteo, Buteo ventralis
- Montobuteo, Buteo oreophilus
- Arbara buteo, Buteo oreophilus trizonatus
- Madagaskara buteo, Buteo brachypterus
- Mongola buteo, Buteo hemilasius
- Ruĝnuka buteo, Buteo auguralis
- Malhelrufa buteo, Buteo rufofuscus
- Arĉera buteo, Buteo (rufofuscus) archeri
- Aŭgurbuteo, Buteo (rufofuscus) augur
Karakteroj
[redakti | redakti fonton]Buteoj intervalas en grandeco de la Grandbeka buteo, kiu averaĝas 270 g kaj 35 cm longaj, al la Reĝa buteo kaj al la Mongola buteo, ambaŭ de 1,350 g kaj 60 cm longaj. Ili estas konataj pro siaj larĝaj flugiloj kaj fortikaj konstruoj. La Buteoj ofte ŝvebas sur termikoj tagmeze super malfermejoj kaj vidiĝas plej ofte farante tion. Ili enloĝas larĝan gamon de vivejoj trans la mondo sed tendencas preferi alironkaj al klarejoj kaj al arboj.
Ĉiuj Buteoj estas je ioma amplekso oportunismaj kiam ili venas al ĉasado kaj predos preskaŭ ajnan specon de malgranda besto kiam ĝi iĝas havebla al ili. Tamen plej havas fortan preferon por malgrandaj mamuloj kaj inter tiuj plejparte ronĝuloj. Ronĝuloj de preskaŭ ĉiu familio en la mondo estas predataj de Buteoj. Birdoj estas foje ankaŭ predataj, kvankam la plej multaj malgrandaj birdoj povas sukcese eviti Buteojn. Mez-grandaj birdoj kiel ekzemple akvobirdoj, korvedoj, kolomboj kaj ĉasbirdoj plejofte estas ĉasataj nur kiam tiuj estas ĝenerale neatentaj. Alia predo povas inkludi serpentojn, lacertojn, ranojn, salamandrojn, fiŝojn kaj eĉ diversajn senvertebrulojn, aparte skarabojn. Bestkadavraĵo estas manĝita foje de la plej multaj Buteoj sed estas preskaŭ ĉiam sekundara vivopredo. Predo ofte estas vidata de granda distanco ŝvebante kaj estas kontrolata per rondiro malsupren al la grundo. Aliaj Buteoj povas preferi embuski predon per alsaltado malsupren ĝis la grundo rekte de ripozejo.
La Buteoj inkludas multajn el la plej vaste distribuataj kaj plej konataj rabobirdoj en la mondo. Ekzemploj inkludas konatajn speciojn kiaj la Ruĝvosta buteo de Nordameriko, la Komunan buteon de Eŭrazio kaj la Grandbeka buteo de tropika Centra kaj Sudameriko. La plej multaj specioj de la Norda Hemisfero minimume estas parte migrantaj. En Nordameriko, specioj kiel ekzemple la Larĝflugila buteo kaj la Svainsona buteo estas konataj pro siaj enormaj nombroj transsaltante gravajn migrantajn vojojn en la aŭtuno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Raptors of the World" de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.
- Alcover, Josep Antoni (1989): Les Aus fòssils de la Cova de Ca Na Reia. Endins 14-15: 95-100. [Katalune kun angla resumo]
- Ballmann, Peter (1969): Les Oiseaux miocènes de la Grive-Saint-Alban (Isère) [The Miocene birds of Grive-Saint-Alban (Isère)]. Geobios 2: 157-204. [Franca kun angla resumo] COI:10.1016/S0016-6995(69)80005-7 (HTML resumo)
- Brodkorb, Pierce (1964): Catalogue of Fossil Birds: Part 2 (Anseriformes through Galliformes). Bulletin of the Florida State Museum 8(3): 195-335. PDF or JPEG plena teksto Arkivigite je 2008-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Cracraft, Joel (1969): Notes on fossil hawks (Accipitridae). Auk 86(2): 353-354. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-3 PDF fulltext Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-03-07 per WebCite
- Wetmore, Alexander (1933): Status of the Genus Geranoaëtus. Auk 50(2): 212. DjVu plena teksto Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine PDF plena teksto Arkivigite je 2009-05-30 per la retarkivo Wayback Machine