Kaŭkenoj
Kaŭkenoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rustokapa kaŭkeno, Chloephaga rubidiceps
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kaŭkenoj aŭ Chloephaga estas genro de birdoj de la ordo de Anseroformaj de la familio de Anasedoj, kiu inkludas kvin speciojn, kiuj estas endemiaj de la subkontinento de Sudameriko, kaj kiu ricevas la komunan nomon de cauquén [kaŭkEn], avutarda (otiso) aŭ caranca.
Ties scienca nomo devenas el greka (kloe = herbo, faga = manĝantoj), kaj indikas ke ili nutras sin el herbo freŝa el bordoj de lagoj kaj lagunoj en Patagonio, ĉefe. Kiam oni uzas la komunan nomon de “avutarda”, oni ne konfuzu kun la eŭropa otido, birdo de la ordo de Gruoformaj tute nerilata.
Temas pri gregemaj birdoj, kiuj ariĝas en grandaj grupoj for de la reprodukta sezono, piediras elstare, aspektas kiel anseroj kun mallonga beko, rimarkinda flugilbildo dumfluge: blanka kun malhelaj unuarangaj, triarangaj kaj centra bendo (escepte la Chloephaga hybrida), nigra vosto (escepte la Chloephaga hybrida).
Estas migrantaj birdoj (el Patagonio al sudo de Bonaero).
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Anda kaŭkeno, Chloephaga melanoptera
- Magelana kaŭkeno, Chloephaga picta
- Mara kaŭkeno, Chloephaga hybrida
- Grizkapa kaŭkeno, Chloephaga poliocephala
- Ruĝkapa kaŭkeno, Chloephaga rubidiceps
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|