Saltu al enhavo

Psophia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Psofioj
Psophia crepitans
Psophia crepitans
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Psophiidae
Bonaparte, 1831
Genro: Psofio Psophia
Linnaeus, 1758
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Psophia crepitans
Psophia viridis
Psophia leucoptera

Psophia estas genro de birdoj limigita al malsekaj arbaroj de Amazonio kaj de Gujana Ŝildo en Sudameriko. Ĝi estas la nura genro en la familio Psophiidae.

La birdoj de la genro estas ofte konata kiel trumpetistoj, pro la trumpeteca aŭ ridegeca minacalvoko de la maskloj.[1]

La tri specioj aspektas iom altaj, longkruraj kokoj laŭ grando kaj aspekto; ili estas 45 ĝis 52 cm longaj kaj pezas 1 ĝis 1.5 kg.[1] Ili estas fortikaj birdoj kun longaj, flekseblaj koloj kaj kruroj, subenkurbaj bekoj[2] kaj “ĝibeca” aspekto.[3] Iliaj kapoj estas malgrandaj, sed iliaj okuloj estas relative grandaj, kio faras ilin aspekti scivolemaj kaj "bon-naturaj". La plumaro estas milda, simila al felo aŭ veluro en la kapo kaj en la kolo. Ĝi estas ĉefe nigra, kun purpura, verda, aŭ bronzkolora irizeco, aparte en flugilkovriloj kaj malsupra kolo. En la plej bone konataj taksonoj, la duarangaj kaj triarangaj flugilplumoj estas blankaj, grizaj aŭ verdec-nigraj kaj harecaj, falante super la malsupra dorso, kiu estas de sama koloro. Tiuj koloroj donas al la tri ĝenerale akceptitaj specioj iliajn nomojn.[1]

  • Agamio[4] (Psophia crepitans), tambura agamio, grizflugila trumpetbirdo
  • Verda psofio (Psophia viridis), verda agamio, verdflugila trumpetbirdo
  • Blankflugila psofio (Psophia leucoptera), blankflugila agamio, blankflugila trumpetbirdo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Holyoak, David. (2003) “Trumpeters”, Perrins, Christopher: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books. ISBN 1-55297-777-3.
  2. Archibald, George W.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press. ISBN 1-85391-186-0.
  3. Hilty, Steven L.. (1986) A Guide to the Birds of Colombia. Princeton University Press. ISBN 0-691-08371-1.
  4. agamio en vortaro.net
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy