Hronské Kľačany
Hronské Kľačany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 935 29 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 401 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 178 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 14′ N, 18° 34′ O (mapo)48.2418.568333333333Koordinatoj: 48° 14′ N, 18° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 163 m [+] | ||
Areo | 7,88 km² ( 788 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hronské Kľačany [+] | |||
Hronské Kľačany, hungare Garamkelecsény estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 163 m
- Loĝantaro: 1430
- Poŝtkodo: 935 29
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zvolen-Levice. La lasta troviĝas 4 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1209 pri la vilaĝo en formo Chelecen. La komunumo estis atakita fare de tataroj en 1241, post jarcentoj la turkoj la samon faris. En 1910 loĝis tie 1072 da homoj (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la komunumo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 parto de Slovakio. Tiam la vilaĝo situis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1468 da homoj (1459 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sakramenta Koro de Jesuo de 1932
- katolika preĝejo omaĝe al apostoloj Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo de 1784