Vrbová nad Váhom
Vrbová nad Váhom | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 946 65 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 543 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 51′ N, 18° 3′ O (mapo)47.851418.0517Koordinatoj: 47° 51′ N, 18° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 109 m [+] | ||
Areo | 21,7 km² (2 170 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vrbová nad Váhom [+] | |||
Vrbová nad Váhom, hungare Vágfüzes estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 560
- Alto super marnivelo: 111 m
- Poŝtkodo: 946 65
- Telefonprefikso: +421 035
Situo
[redakti | redakti fonton]la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Váh, fine de sakovojo. Pramo funkciis ĝis 1969. Komárno troviĝas 15 km-ojn for.
Vilaĝpartoj
[redakti | redakti fonton]- Ostrov hungare Sziget (=Insulo) naskiĝis en la 19-a jarcento ĉe iama marĉo. La kampoj apartenis al ĉefabatejo de Esztergom.
- Hliník hungare Agyagos. La unua mencio devenis el 1386. La turkoj detruis ĝin, poste nur farmo formiĝis. iama ekstera parto de Martos
- Gég vilaĝo estis menciita en 1075, tiam ĝi apartenis al abatejo de Pannonhalma, poste al ĉefabatejo de Esztergom. La loĝantaro foriris kaj fondis novan vilaĝon Martos.
- Zlatá Osada hungare Kingyes, tie Béla Feszty fondis modernan bienocentron, nun apartenaĵo de kooperativo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue la kampoj apartenis precipe al Martovce. Granda inundo okazis en 1965, poste okazis rekonstruoj de farmoj, bienocentroj, farmocentroj. El ili naskiĝis la vilaĝo en 1968. Sukcesa kooperativo formiĝis, kiu ankaŭ nun funkcias. En 2001 loĝis tie 563 da homoj (502 hungaroj, 59 slovakoj). En 2006 ĉesis la instruado en la lernejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Gerardo de 1996
- kapelo
- domo de familio Feszty (festi), apude ateliero de Arpado Feszty de 1902. Tie estis komponita dioramo "Enirado de la hungaroj", kiu nun estas videbla en Ópusztaszer.
- iama riverobranĉo, nun protektata lago
Famulo
[redakti | redakti fonton]- pentristo Arpado Feszty (festi) vivis longe en sia domo
-
Kulturdomo kaj preĝejo en Vrbová nad Váhom
-
Kanalo apud Vrbová nad Váhom
-
Biencentro fondita de Feszty
-
Biencentro nomata Agyagos