Tesárske Mlyňany
Tesárske Mlyňany, hungare Taszármalonya [tasArmalonja] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Tesárske Mlyňany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Zlaté Moravce | ||
Poŝtkodo | 951 76 | ||
Aŭtokodo | ZM | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 707 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 98 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°20′20″N 18°20′20″O / 48.33889°N, 18.33889°O (mapo) Koordinatoj: 48°20′20″N 18°20′20″O / 48.33889°N, 18.33889°O (mapo) | ||
Alto | 168 m s.m. | ||
Areo | 18 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tesárske Mlyňany [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Tesárske Mlyňany situas laŭ dekstra bordo de Žitava, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vráble-Zlaté Moravce. La lasta urbo troviĝas je 5, Nitra (urbo) je 25 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tesárske Mlyňany naskiĝis en 1960, tiam la sube priskribitaj vilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Tesárske Mlyňany 1639 homoj, (1610 slovakoj).
Barstaszár/Tesáre nad Žitavou
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1075 en formo "Tessar". En la 15-a jarcento la husanoj bruldetruis la setlejon. En 1601 oni komputis tie 41 domojn kaj muelejon. En 1828 loĝis tie 621 vilaĝanoj en 94 domoj. Komence de la 20-a jarcento por fari diferencon de la alia Taszár, al loknomo de tiu vilaĝo aldoniĝis Bars. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Barstaszár 916 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Aranyosmarót, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Malonya/Mlyňany
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1209 en latina formo "Villa Malonian". En 1601 oni komputis tie 22 domojn, bierofarejon, bienocentron kaj muelejon. En 1828 loĝis tie 307 vilaĝanoj en 49 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Malonya 514 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Aranyosmarót, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Anĝela Saluto de 1763, en 1804 klasikismiĝis
- tombeja klasikisma kapelo omaĝe al Sankta Kruco de 1841
- arboreto de 1892
- novklasikisma kastelo de Ambrózy-Migazzi de 1895 nun instituto apartenanta al la arboreto
Ĝemelkomunumoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara kaj slovaka Vikipedioj