Radvaň nad Dunajom
Radvaň nad Dunajom | |
hungare: Dunaradvány | |
municipo | |
Radvaň nad Dunajom
| |
|
|
Oficiala nomo: Radvaň nad Dunajom | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Komárno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Najbaras kun | Neszmély Hungario |
Rivero | Danubo |
Situo | Radvaň nad Dunajom |
- alteco | 111 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 44′ 49″ N 18° 22′ 20″ O / 47.74694 °N, 18.37222 °O (mapo) |
Areo | 20,439751 km² (2 043,98 ha) |
Loĝantaro | 745 (31.12.2010) |
Denseco | 36,45 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1260 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 946 38 |
Telefona antaŭkodo | +421-35 |
Aŭtokodoj | KN |
NUTS | 501336 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Radvaň nad Dunajom | |
Retpaĝo: www.radvannaddunajom.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Radvaň nad Dunajom (hungare Dunaradvány) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Kontraŭe troviĝas Neszmély. La plej proksima urbo estas Komárno, kiu troviĝas 18 km malproksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la hungaroj avaroj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1260 en formo Rodoan. Ĉevalistoj kaj barelistod de la reĝo loĝis tie. Poste la vilaĝo apartenis al kanoniko de Esztergom. En 1303 Mateo Csák (ĉAk) detruis la vilaĝon. Packontrakto okazis en 1606, laŭ tio Transilvanio restis sendependa, sed la turkoj daŭre havis teritoriojn en Hungarlando. Ekde 1664 akvomuelejoj funkciis, la muelistoj havis korporacion.
En 1910 loĝis en la vilaĝo 1353 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Dvory nad Žitavou, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1945 milita floto de Sovetunio tie faris grandan atakon. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. La lasta akvomuelejo ĉesis en 1953. Dum la socialismo feriaj dometoj konstruiĝis ĉe la riverobordo. En 2001 loĝis tie 737 da homoj (675 hungaroj kaj 59 slovakoj).
Eksteraj apartenaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Žitava, hungare Zsitvatő, historie Zsitvatorok. Ĝuste tie okazis la supre menciita paco. La tiam memstara vilaĝo dum la 16-a jarcento senhomiĝis, poste farmoj formiĝis. Dum la historio tie estis kunfluejo de Žitavou kaj Danubo, sed pro kanaligado restis nur apenaŭkunfluejo.
- Bystrička, hungare Baloghpuszta
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma katolika tombeja preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1833
- kalvinana preĝejo el la 17-a jarcento, baldaŭe klasikismiĝis
- ruinaĵoj de gotika templo el la 15-a jarcento ĉe vilaĝparto Žitava (hungare Zsitvatő)
- monumento pri paco de 2006
- monumento pri Ruĝa Armeo
-
Iama kunfluejo de Žitava kaj Danubo
-
Monumento pri falintoj dum la 1-a mondomilito
-
Monumento de Ruĝa Armeo