Cidoniarbo
Cidoniarbo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cydonia oblonga Mill. 1768 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Cidoniarbo (science: Cydonia oblonga estas fruktarbo, sola membro de la genro Cydonia el la familio rozacoj: cidonio estas la frukto de tiu arbo.
Cidoniarbo aŭ cidoniujo [1]estas falfolia arbo aŭ arbusto alta 5 - 8 kaj larĝa 4 - 6 metrojn, kiu origenas el Kaŭkazio. La ovalaj folioj subflanke kovritaj de blanka feltesko havas entjeran randon. La helrozaj floroj aranĝiĝas aparte kaj kvazaŭ sesilas. La cidonifrukto kun ŝelo komence verda kaj feltita, flavan kiam matura, laŭspece havas iom malglobe pomeskan ĝis pireskan formon kaj grandon.
La cidoniarbo estas pli rezista al malvarmo ol la pir- aŭ la pomarbo. Ĝi ekfloras aprilfine, do facile evitas malfruajn frostojn. La fruktoj maturiĝas en aŭtuno. Tiam ili perdas grandan parton de la surŝela grizblanka haretaro. Nur kelkaj specoj manĝeblas krudaj, el ĉi-cele tro acida, malmola aŭ adstringa plejmulto oni faras marmeladojn, pudingojn, brandojn ktp.
Greftaĵoj de cidonio sur pirarbon ofte uzatas por plifruigi la maturiĝon kaj plimultigi la rikoltotajn pirojn.
La kultivado de la cidonio eble pli malnovas ol tiu de piroj kaj pomoj. Verŝajne la "pomo" en interalie la Alta Kanto aŭ la greka mito pri Pariso kaj la "ora pomo" fakte rilatas al cidonio. Tia mistraduko rezultus el tio, ke la antikva greka lingvo konsideras kaj cidonion kaj pomon kiel pomon (μήλον). Simbolo de beleco, feliĉo, fekundeco ktp. tradicie estis la cidonio - la "kidonia pomo" (κυδώνιον μήλον).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cidoniujo en ReVo [1] Arkivigite je 2022-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Chaenomeles japonica (= florcidonio aŭ japania kenomelo)