Januaro de 2016
Aspekto
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2016:
- Oni ekzekutis en Sauda Arabio preskaŭ 50 prizonulojn, ĉefe ŝijaismaj gravuloj, inter ili Nimr al-Nimr, kio kolerigis ŝijaismajn komunumojn en la tuta mondoregiono de Mezoriento.
- Mortis angla kantisto David Bowie.
- Cristina, fratino de la reĝo de Hispanio, estas juĝata pro koruptado kun aliaj 17 gravuloj.
- Bomba atenco en la turisma areo de Istanbulo mortigis almenaŭ 10 homojn.
- Ruslanda ministro pri defendo Sergej Ŝojgu diris, ke Ruslando ĉi-jare kreos kvin novajn regimentojn de strategiaj nukleaj raketaj armiloj. Ili ankaŭ planas konstrui novajn armeajn objektojn en Arkto.
- En la aĝo de 69 jaroj mortis brita aktoro Alan Rickman.
- En Ĝakarto (Indonezio) okazis bomba teroratako kun almenaŭ 7 mortigitoj.
- La interreta enciklopedio Vikipedio festas la 15-an datrevenon de sia ekesto.
- La urbo Bornheim en Germanio malpermesis al rifuĝintaj viroj eniron en publikan naĝejon pro vortaj atakoj kontraŭ virinoj okazintaj tie.
- Aŭstrio volas ekde fino de la venonta semajno ne plu lasi eniri rifuĝintojn, kiuj ne volos peti azilon en ĝi.
- En la balotado de Tajvano venkas la opoziciestro Cai Yingwen, kiu estos la unua ina prezidento de la lando.
- En la atenco de kvar teroristoj el Al-Kajdo kontraŭ kafejo kaj hotelo en Vagaduguo mortas 27 homoj, kun 18 diversaj ŝtatanecoj.
- Ĉirkaŭ 40 mortintoj (inter ili 20 infanoj) dum vrako de rifuĝintoj el Turkio al Grekio.
- Ĉirkaŭ 20 mortintoj dum atenco al hotelo en Somalio.
- Grandaj neĝoŝtormoj okazigas grandajn problemojn al transportoj kaj ĉiutaga vivo en Ĉinio, Japanio kaj orienta Usono.
|