Majo de 2017
Aspekto
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2017:
- Tago de lukto de laboristoj en la tuta mondo.
- Ĉirkaŭ 40 mortoj pro atako de Islama Ŝtato al koncentrejo de rifuĝintoj en nordorienta Sirio sude de la provinco Al Hasaka.
- Hamas akceptas la ekziston de palestina ŝtato laŭ la landlimoj de 1967 sen agnoski eksplicite Israelon.
- Dua raŭndo de prezidentaj balotoj en Francio inter la centra Macron kaj la ekstremdekstra Le Pen. Venkis Macron kun preskaŭ duoblo da voĉdonoj.
- Prezidenta baloto en Sud-Koreio. Venkis la progresema Moon Jae-in.
- La eks-guberniestro de Ĝakarto, Indonezio, nome Basuki Tjahaja Purnama, Ahok, unua kristano kaj ĉindevenulo en la posteno, estis kondamnita al du jaroj de mallibero pro supozata blasfemo kontraŭ Islamo.
- Eksplodo de piroteknikaĵoj okazigas almenaŭ 14 mortojn en Chilchotla, Ŝtato Puebla, Meksiko.
- Komputila atako tutmonda.
- Ekapero en nordoriento de Demokratia Respubliko Kongo de epidemia malsano ebolo okazigas almenaŭ 3 mortojn.
- Ĝihadisma atenco en Masting, Pakistano, okazigis 25 mortojn.
- Kievo: Portugalio gajnis Eŭrovido-Kantokonkurson 2017, reprezentita de Salvador Sobral kaj ties kanto Amar pelos dois.
- Busakcidento ĉe la montopasejo Sakar, en okcidenta Turkio, okazigas almenaŭ 23 mortojn.
- Turkaj korpogardistoj atakas manifestaciantojn en Vaŝingtono, Usono.
- Armeo de Usono atakas trupojn de la flanko de la registaro de Sirio.
- Prezidenta baloto en Irano. Venkis la moderema Hasan Ruhani.
- Ĉirkaŭ 31 mortoj pro du atencoj de Islama Ŝtato en Bagdado kaj en la provinco Basora, Irako.
- En Manĉestro, eksplodo post koncerto de Ariana Grande en koncertejo "Manchester Arena" mortigis 22 homojn kaj vundis ĉirkaŭ 50 aliajn.
- Inundoj kaj terglitoj okazigis pli ol 150 mortojn en la sudo kaj okcidento de Srilanko.
|