Septembro de 2017
Aspekto
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen ekestos listo de okazaĵoj en septembro 2017:
- La Supera Kortumo de Kenjo nuligis la lastajn balotojn al prezidenteco pro konstatitaj neregulaĵoj.
- Jam estas 50 mortoj pro la inundoj en Teksaso kaj Luiziano, okazigitaj de la Uragano Harvey.
- Pliiĝas la krizo de islamaj rohingoj en orienta ŝtato Raĥine, Birmo, el kiu fuĝis jam ĉirkaŭ 500,000 rifuĝintoj (el kiuj 60,000 en la lastaj semajnoj), kaj okazis ribelo de insurekciantaj militantoj, en kiu milito okazis en la lastaj semajnoj ĝis 400 mortoj.
- La uragano Irma alproksimiĝas al la Grandaj Antiloj de Karibio.
- La registaro de Kolombio kaj la gerilo ELN (Ejército de Liberación Nacional) interkonsentis duflankan batalpaŭzon.
- Forta tertremo de 8,2 skuas la sudon de Meksiko kaj kaŭzis almenaŭ 90 mortojn.
- La uragano Irma kaŭzis 19 mortojn en Antiloj kaj alproksimiĝas al Florido, Usono.
- La hispana tenisisto Rafael Nadal venkis en la Usona Malferma 2017.
- La brita biciklisto Chris Froome venkis en Madrido en la Vuelta Ciclista a España la unuan fojon en sia kariero.
- Inundoj el pluvego okazigis 6 mortojn en Toskanio, Italio.
|