Junio de 2017
Aspekto
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2017:
- La usona prezidento Donald Trumpov anoncas retiron de Usono el la Traktato de Parizo kontraŭ la klimata ŝanĝo.
- 200 mortoj pro bataloj dum la lastaj tagoj en la urbo Marawi, sudo de Filipinoj, inter la armeo sendita de Duterte kaj ĝihadistoj.
- Unu semajno de protestoj en la norda regiono Rif de Maroko.
- Mortiĝis interkultura hispana verkisto kiu loĝis dumlonge en Maroko nome Juan Goytisolo.
- Najbaraj arabaj landoj rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro kaj klopodas izoligi ĝin.
- Oni pluigis la negocadon por reunuigo de Kipro.
- Malaperis militista aviadilo kun cento da personoj en Birmo.
- Parlamentaj balotoj en Unuiĝinta Reĝlando. La Konservativuloj de Theresa May perdis la majoritaton sed restas la plej voĉdonitaj.
- Parlamentaj balotoj en Francio. Venko de la nova partio de Emmanuel Macron.
- Miloj da manifestaciantoj protestis en diversaj urboj de Rusio; centoj da arestitoj inter kiuj la opozicianto Aleksej Navalnij.
- Ĉirkaŭ cento da mortintoj aŭ malaperintoj pro terglitoj kaj inundoj en sudo de Bangladeŝo.
- Terura incendio en nubskrapula turo de loĝejoj (24 etaĝoj) en Londono, Unuiĝinta Reĝlando: dekoj da mortoj (79) kaj vunditoj.
- Terura incendio en centra Portugalio okazigis pli ol 60 mortojn.
- Almenaŭ 153 mortintoj pro eksplodo de benzin-kamiono kiam ili kolektis la eligantan benzinon el la akcidentita kamiono en la centro de Pakistano.; 30-a de junio
- Mortiĝis Simone Veil, politikistino, feministino kaj survivinta de la Holokaŭsto, unua prezidanto de la Eŭropa Parlamento, kiam ŝi estis 89 jaraĝa.
- La parlamento de Germanio permesas pro klara plimulto la edzecon de samseksaj paroj.
|