Septembro de 2010
Aspekto
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2010 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum Septembro de 2010.
1-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- En la pakistana urbo Lahore okazis tri eksplodoj, sekve de kio pereis 35 kaj vundiĝis pli ol 180 homoj. Viktimoj de tri kamikazoj iĝis ŝijaistoj, partoprenintaj la funebran procesion en la mortotago de la unua ŝijaisma imamo Ali ibn Abi Talib.
- En la mozambika ĉefurbo Maputo okazis interpuŝiĝoj inter polico kaj manifestantoj, kiuj protestis kontraŭ plialtigo de la manĝoprezoj. Almenaŭ 6 homoj estis mortigitaj kaj 11 metitaj en malsanulejojn.
- La polico de Palestina aŭtonomio arestis en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Hebron pli ol 200 supozataj anoj de Hamaso. Oni esperas tiele kapti spurojn de la atakintoj, mortigintaj antaŭtage kvar israelanojn.
2-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Sud-Koreion trafis la tajfuno Kompasu. Jam pereis tri homoj, pli ol 60 mil da domoj en la okcidenta parto de la lando seniĝis de elektroprovizado.
- Je 12:40 (loka horo) en Vaŝingtono (Usono) en la kabineto de la usona ministro pri eksteraj rilatoj Hillary Rodham Clinton komenciĝis la intertraktado inter la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu kaj la prezidanto de la Palestina Aŭtonomio Maĥmud Abbas. Ili okazas sen perantoj kaj tradukistoj.
- Oni sciigas, ke en Volgograda provinco (Rusio) incendio jam damaĝis (plene aŭ parte) ĉirkaŭ 400 domojn. Pereis 2, vundiĝis 19 kaj estis translokigitaj pli ol 700 loĝantoj.
- Soldatoj eltrovis la ranĉon de drogvendistoj en la meksika subŝtato Nuevo León kaj rezulte de sekvinta interpafado 25 banditoj estis mortigitaj.
3-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- En Pakistano okazis kelkaj teroraj agoj. En la urbo Mardan kamikazo eksplodigis sin apud moskeo, sekve de kio unu homo pereis kaj kelkaj estis vunditaj. En la urbo Peŝavaro rezulte de la eksplodo de bombo apud patrola aŭto estis vunditaj tri policanoj. En la urbo Quetta dum la manifestacio de la lokaj ŝijaistoj, dediĉita al la internacia tago de la solidareco kun palestinanoj, okazis eksplodo, sekve de kio pereis almenaŭ 43 homoj.
- Matene en la urbo Huĝando (Taĝikio) la aŭto, ŝarĝita je eksplodaĵo kaj gvidata de du kamikazoj, trafis la domon de la Regiona administracio pri batalo kontraŭ organizita krimaro kaj eksplodiĝis. Du oficiroj pereis, 25 estis vunditaj.
4-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Je 18:30 (loka horo) en la afgana urbo Kunduzo kamikazo en motorciklo eksplodigis sin apud la viandovendejo, en kiu aĉetumis policanoj. Tri policanoj kaj kvar ordinaraj loĝantoj (inkluzive unu infanon) pereis, 17 estis vunditaj.
- Je la nokto al tiu tago en Gvatemalurbo komenciĝis la proceso kontraŭ la eksa gvatemala prezidanto Alfonso Portillo, akuzita pri ŝtelado de 15 milionoj da usonaj dolaroj el sociaj fondusoj.
- En la piedestalo de la fama soveta skulptaĵo Laboristo kaj Kolĥozanino estis malfermita la samnoma muzea-ekspozicia centro, en kvar etaĝoj de kiu je areo 3200 metroj kvadrataj dislokiĝis la muzeo de la skulptistino Vera Muĥina kaj arkitekto Boris Iofan kaj kelkaj ekspoziciaj haloj.
- Je 13:30 (loka horo) en la aerodromo de la vilaĝo Fox Glacier en la Suda insulo (Nov-Zelando) kraŝis kaj forbrulis la malgranda aviadilo Fletcher de la nacia televidkompanio Television New Zealand. Pereis 9 homoj: stiristo, 4 lokaj loĝantoj kaj 4 turistoj el Irlando, Britio, Germanio kaj Aŭstralio.
- Je 8:55 (loka horo) en la urbo Maĥaĉkalo (Dagestano, Rusio) estis eksplodigita la aŭto de la respublika ministro pri nacia politiko Bekmurza Bekmurzajev. La ministro kaj du aliaj homoj estis metitaj en malsanulejon, stiristo pereis.
- Matene je 30 km okcidenten de la urbo Christchurch (Nov-Zelando) okazis la tertremo je forto je 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. Poste sekvis pliaj puŝoj je forto je 5,7 gradoj. Rezulte de tio estiĝis multaj damaĝoj, du homoj estis vunditaj. Lokaj aŭtoritatoj deklaris la esceptostaton.
- Nokte sur la rivero Kasai, je 70 km de la urbo Tshikapa (Demokratia Respubliko Kongo) ekbrulis kaj renversiĝis la ŝipo, transportinta fuelon kaj pasaĝerojn. Pereis ĉirkaŭ 200 homoj.
5-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Dum la aviadspektaklo apud la urbo Nurenbergo (Germanio) la malpeza biplano falis sur la amason da spektantoj. Unu homo pereis, 20 estis vunditaj, el kiuj 5 grave.
- La gvatemala prezidanto Álvaro Colom deklaris la nacian funebron, ĉar dum semajnfino pro terglitoj pereis almenaŭ 38 homoj.
- Sur la rivero Ruki (Demokratia Respubliko Kongo) dronis la fiŝkaptista ŝipo. Pereis 24 homoj.
- ETA deklaris militpaŭzon.
- Preskaŭ tuta Kartvelio seniĝis je la elektroprovizado pro la incendio en rubejo apud la vilaĝo Ksani, sekve de kio estis damaĝita transmisio de elektra energio.
- Je 01:00 (loka horo) kamikazo en la aŭto, ŝarĝita je ekdplodaĵo, trafis tendaron de la 136-a motorpafista brigado ĉe la rando de la urbo Bujnaksk (Dagestano, Rusio). Gardistoj pafmortigis la stiriston kaj pro tio la aŭto ne penetris plu. Sekve de la eksplodo, la forto de kiu estis ĝis 100 kg je TNT-ekvivalento, pereis 3 kaj estis vunditaj 39 homoj.
- En Moldavio komenciĝis la tutlanda referendumo pri starigo de la rekta tutnacia elektado de prezidanto.
6-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Oni sciigas, ke la prezidanto de Ĉeĉenio Ramzan Kadirov fondis la specialan stabejon por interpacigo de sangovenĝuloj kaj alvokis ilin repaciĝi dum Ramadano. Laŭ lia informo, en la respubliko nun estas 56 tiaj homoj.
- Kamikazo en la aŭto, ŝarĝita je eksplodaĵo, trafis la polican postenon en la urbo Lakki Marwat (Pakistano). Pereis 14 kaj estis vunditaj 34 homoj.
- En la referendumo, okazinta antaŭtage en Moldavio, voĉdonis nur 29,7 % de elektantoj, dum la minimuma limo egalas al 33 %. Sekve de tio ĝi estis deklarita nesukcesinta.
7-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Grupo da armitaj homoj atakis prizonon en la niĝeria urbo Bauchi kaj liberigis ĉirkaŭ 800 prizonulojn, plejparto da kiuj estis islamismaj ekstremuloj. Rezulte de interpafado du gardistoj estis mortigitaj kaj ses grave vunditaj. Oni supozas, ke temas pri la atako de la radikala sekto Boko Haram, kiu okazigis serion da teroraj agoj en julio 2009.
- Ĉ. 10:15 l.t, en la Orientĉina Maro norde-nordokcidente 12 kilometrojn de Kuba-insulo de Senkaku-insuloj, la urbo Iŝigaki, Okinavo, Japanio, patrolŝipoj de JCG Yonakuni kaj Mizuki koliziis kun Ĉina trolŝipo kiu fiŝis kontraŭleĝe kaj provis forkuri.Yomiuri Shimbun[rompita ligilo]
- La gvidanto de la Lasta partio (latve Pēdējā partija) Gints Knoks deklaris, ke ties kandidato por la posteno de la ĉefministro de Latvio estos ŝaŭmopoliuretana La urso de feliĉo. Temas pri figuro el la fama teatraĵo de la latva verkisto Andrejs Upīts.
- Posttagmeze inter du kaj kvar krimuloj penetris la ŝuofabrikon en la urbo San Pedro Sula (Honduro) kaj pripafis per Kalaŝnikov-mitraletoj troviĝintajn tie laboristojn. 15 homoj el 23 estis murditaj, aliaj vunditaj.
- Oni sciigas, ke Julia Gillard, gvidantino de la Aŭstralia Laborista Partio, plu tenos la postenon de la ĉefministro de Aŭstralio.
8-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- El la iraka prizono Karh, situanta apud la bagdada flughaveno, fuĝis 4 prizonuloj, ligitaj al la terorisma grupo Al-Kaida. Du aliaj estis kaptitaj kiam ili ekprovis fuĝi.
9-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- En la somalia ĉefurbo Mogadiŝo okazis du teroraj agoj, fare de kamikazoj, eksplodigintaj siajn aŭtojn en la flughaveno. Pereis kelkaj pacigistoj de AMISOM, kiu gardas ĉi tiun objekton.
- Je 11:40 (moskva tempo) en la urbo Vladikavkaz (Nord-Osetio, Rusio), ĉe la enirejo de la Centra bazarplaco, kamikazo eksplodigis sin en la aŭto ŝarĝita je 30-40 kg de TNT-ekvivalento. Pereis 17 (inkluzive de la murdisto) kaj estis vunditaj 161 homoj.[1] Poste la kvanto de mortintoj atingis 19.[2]
- La eŭropa parlamento aprobis la alvokon al Francio kun la postuloj tuj ĉesigi la deportadon de ciganoj en Bulgarion kaj Rumanion. Por tiu rezolucio voĉdonis 337 deputitoj, kontraŭ — 245.
- Barata registaro anoncis pri la planoj organizi tutlandan kastan censon en 2011. La antaŭa kasta censo okazis en 1931, ankoraŭ en la konsisto de la Brita imperio.
10-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Ĉe la afgana-taĝika limo ĉe la rivero Pjanĝo okazis la batalo inter taĝikaj limgardistoj kaj afganaj islamistoj, kiuj provis penetri Taĝikion. La batalo daŭris preskaŭ diurnon kaj finiĝis je la nokto de la 10-an al la 11-an de septembro. Pereis almenaŭ 20 el 40 islamistoj kaj 1 limgardisto.[3]
11-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- La eksa ĉefministro de Aŭstralio Kevin Rudd estis nomumita la ministro pri eksteraj aferoj de tiu ĉi lando.[4]
12-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- En Los Anĝeleso (Usono) okazis la ceremonio de enmanigo de MTV Video Music Awards. 8 premiojn ricevis la kantistino Lady Gaga, kiu kandidatiĝis je 13 premioj, kio estas rekordo por tiu ĉi premio.[5]
- En Meksiko estis arestita la fifama drogisto Sergio Villarreal Barragan laŭ la kromnomo El Grande. Li estis tiel nomata leŭtenanto de Hector Beltran Leyva, kiu kune kun Gerardo Alvarez-Vazquez gvidas la Kartelon de Beltrán-Leyva. Antaŭ 2007 li laboris en la meksika polico.[6]
- Forpasis la franca reĝisoro Claude Chabrol. Li havis 80 jarojn.[7]
- En Turkio okazis la tutnacia referendumo pri korektado de la konstitucio. Ĉirkaŭ 60 % de voĉdonintoj aprobis ŝanĝojn, inicitajn de la Partio de juesteco kaj evoluo, gvidata de la ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan. Entute voĉdonis 73,3 % elektantoj (ĉirkaŭ 38 milionoj da homoj).[8]
13-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- En Venezuelo kraŝis la pasaĝera aviadilo ATR 42 de la flugkompanio Conviasa, kiu flugis de la urbo Ciudad Guayana al la urbo Porlamar. Pereis 15 kaj postvivis 36 homoj.[9]
- Finiĝis la specoperacioj en la urbo Maĥaĉkala (Dagestano) kaj la vilaĝo Komsomolskoje (Ĉeĉenio, Rusio). En Maĥaĉkala estis mortigitaj 10 batalantaĉoj, en la vilaĝo — tri. Pereis du kunlaborantoj de ŝtataj specialaj organoj.[10]
14-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- La Ministerio pri ekonomio kaj financoj de Hispanio aprobis la nuligon de la ŝuldo de Respubliko Kongo je 224 milionoj da eŭroj. Tio okazis kadre de la Ŝulda iniciato (angle Highly Indebted Poor Countries), lanĉita en 1996.[11]
- La Senato de Francio aprobis la projekton de la leĝo, malpermesanta al virinoj surhavi en publikaj lokoj ĉadoron, nikabon kaj burkon. Por voĉdonis 246 deputitoj, kontraŭ — 1. Ĝi ekvalidos post ses monatoj, se ĝi ne estos apelaciita en la Konstitucia konsilio de Francio dum 10 tagoj.[12]
- Kan Naoto, nuna ĉefministro de Japanio reelektiĝis kiel partiestro de la DP.
- La komisaro de la Eŭropa Komisiono pri justico Viviane Reding deklaris intencon komenci esploradon de la agado de la franca registaro pri la deportado de ciganoj.[13]
15-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- La sekretario de la Nacia sendependa balotkomisiono de Gvineo deklaris, ke la elimina rondo de la prezidanta balotado, kiu devis okazi la 19-an de septembro, estos prokrastita. Oni faris tion post sangaj interpuŝiĝoj, okazintaj la 11-12-an de septembro en la ĉefurbo Konakrio.[14]
- Rusio kaj Norvegio subskribis en la urbo Murmansko (Rusio) la interkonsenton pri demarkacio de la maraj teritorioj en la Barenca maro kaj la Arkta Oceano.[15]
- Oni sciigas, ke la israela polico arestis ĉirkaŭ 400 braclavajn ĥasidojn, revenintaj post pilgrimado al la tombejo de la cadiko Nahman, fondinto de ties doktrino, situanta en la urbo Uman (Ukrainio). 91 pilgrimuloj estas suspektataj pri deflankiĝo de la deviga militservo, aliaj havas nepagitajn kreditojn kaj ŝuldojn.[16]
- Ĉirkaŭ 18:00 (loka horo) okazis la interpuŝiĝo de du trajnoj apud stacidomo de la urbo Arlon (Belgio), sekve de kio vundiĝis inter 30 kaj 40 homoj, plejparte negrave.[17]
- Japana registaro kaj Banko de Japanio faris operacion "vendi enojn aĉeti dolarojn", kion ili ne faris de 6,5 jaroj.
- AFP sciigas, ke senstiristaj aviadiloj de Usono lanĉis sep raketojn en la nord-okcidenta parto de Pakistano, sekve de kio estis mortigitaj almenaŭ 11 islamistaj batalantoj.[18] La pakistana 24-hora televidkanalo Dawn News, referencanta al reprezentantoj de sekretservoj, asertas, ke matene rezulte de tri atakoj estis mortigitaj almenaŭ 14 kaj antaŭtage — almenaŭ 15 batalantoj.[19]
- Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Manuĉehr Mottaki anoncis en preskonferenco, ke Irano planas vastigi kunlaboron kun la najbara Armenio, interalie pri energiaj kaj transportaj projektoj.[20]
16-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- La granda ŝtormo trafis vespere Nov-Jorkon (Usono). La rapido de la vento atingis 45 metrojn hore. Plej gravaj damaĝoj okazis en Kvinzo, Bronkso kaj Staten-Insulo. Pli ol 30 miloj da urbanoj seniĝis je elektroprovizado (el ili 27 mil — en Kvinzo). Pereis unu homo, sur aŭton de kiu falis arbo.[21]
- Apud sia domo en Londono (Britio) estis murdita la fama pakistana politikisto Imran Farooq, ano de Muttahida Qaumi Movement.[22]
- En la centro de Moskvo (Rusio) estis pafvunditaj la plej influhava rusia krimulestro (ŝtelisto en leĝo) Aslan Usojan laŭ la kromnomo Ded Ĥasan (esperante Avo Ĥasan) kaj ties korpogardisto Artur Bagramjan. La malsanulejon de Botkin, en kiu ili estis metitaj, gardas milicanoj el la speciala taĉmento.[23]
- En Turkio, apud la vilaĝo Geĉitli eksplodis sur la mino pasaĝera aŭtobuso, kiu veturis al la urbo Hakari. Pereis almenaŭ 8 homoj. Verŝajne temas pri la terora ago de la PKK.[24]
- Nova serio de etnaj kontraŭstaroj en sud-okcidenta Kirgizio, en la urbo Uzgen. Etnaj uzbekoj protestas kontraŭ forpreno de armiloj en uzbekaj vilaĝoj fare de kirgiza polico.
- La ekstrema tribunalo de Kamboĝo akuzis pri la genocido la kvar eksajn gvidantojn de la Ruĝaj Kmeroj: Nuon Ĉea, Ieng Sari, Ieng Tirit kaj Kĥieu Samphan.[25]
17-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- En Bagdado (Irako) kamikazo eksplodigis sin apud la rekrutejo de la iraka armeo. Pereis 41 kaj estis vunditaj 212 homoj.[26]
- Je 14:05 en la fervojstacio Obozerskaja de la Norda fervojo (Arĥangelska provinco, Rusio) lokomotivo trafis pasaĝeran trajnon, veturintan el Moskvo al Severodvinsko. Oni supozas, ke kulpas la difektiĝo de bremsoj. Vundiĝis 8 pasaĝeroj.[27]
- En la urbo Batticaloa (Srilanko) apud policejo eksplodis la kamiono kun eksplodaĵo, destinita por konstruaj laboroj. Pereis almenaŭ 60 homoj, plejparte — policanoj. Reprezentantoj de la ministerio pri defendo asertas, ke temas pri akcidento — ne terora ago.[28]
- En la centro de Londono estis arestitaj kvin homoj, suspektitaj pri preparado de la atenco kontraŭ la papo Benedikto la 16-a, kies vizito en Brition komenciĝis antaŭtage. Temas pri elmigrintoj el arabaj landoj.[29] Vespere estis arestita la sesa suspektito.[30]
- Aĥmed Zakajev, nomanta sin ĉefministro de Iĉkerio, estis kaptita kaj pridemandita de la polico en Varsovio (Pollando) post kiam li alvenis la landon por partopreni la Tutmondan ĉeĉenan kongreson. Ekde 2002 Zakajev loĝis en Londono, evitante juĝproceson kontraŭ li en Rusio laŭ akuzoj pri terorismo, mortigoj ka.[31]
- Nokte, je 00:55 (moskva tempo) estis eksplodigita la monumento Eterna flamo de gloro en la urboparko de Nalĉik (Kabardio-Balkario, Rusio).[32]
- La japana registaro eksiĝis kaj la ĉefministro de Japanio Naoto Kan anoncis la novan kabineton.[33]
18-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- En Berlino (Germanio) okazis amasaj manifestacioj, protestantaj kontraŭ daŭrigo de la funkciado de 17 landaj atomcentraloj.[34]
- En Afganio je 7:00 (loka horo) komenciĝis la parlamenta balotado. Talibanoj konsilis al afganoj ne partopreni ĝin, ĉar tiutage balotejoj povas esti pripafitaj.[35] Vespere Talibanoj sciigis, ke ili faris dum la tago pli ol 150 atakojn. Laŭ oficialaj informoj pereis 14 homoj, inkluzive de 3 policanoj. Voĉdonis ĉirkaŭ 40 % de elektantoj. Por 249 lokoj en parlamento konkuris ĉirkaŭ 2500 kandidatoj.[36]
19-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Forpasis José Antonio Labordeta, politikisto, poeziisto, kantaŭtoro kaj televidkondukisto kiu luktis pro la libereco en Hispanio kaj en Aragono, la regiono kie li loĝis. Li estis 75-jaraĝa.
- En Raŝta distrikto de Taĝikio je ĉirkaŭ 12:30 (loka horo) estis pripafitaj du aŭtoj kun 75 militistoj, direktintaj al la urbo Raŝto tra la interkrutejo Komarob. Pereis 23 homoj, inkluzive 5 oficirojn. La taĉmento serĉis prizonulojn-islamistojn, kiuj fuĝis el Duŝanbeo je la nokto al la 23-an de aŭgusto. Laŭ oficialaj informoj la atakon okazigis gerilaj komandestroj Abdullo Rahimov (laŭ la kromnomo Mullo Abdullo) kaj Allovidin Davlatov.[37][38][39]
- Kolombiaj aŭtoritatuloj sciigis, ke la armeo mortigis 22 batalantojn de FARC dum la batalo, okazinta apud la urbo San Miguel, ĉe la limo kun Ekvadoro.[40]
- Ĉiuj ses purigistoj-nordafrikanoj, arestitaj en Londono pro akuzo pri la intenco atenci la papon Benedikto la 16-a, estis liberigitaj. Evidentiĝis, ke ili nur ŝerĉe pridiskutis eblon pafmortigi la papon kaj hazarda aŭskultanto (ankaŭ purigisto) denuncis tion al polico.[41]
- Komenciĝis la parlamenta balotado en Svedio.[42]
- Nekonatoj pripafis turistan buson apud la moskeo Ĝama-Masĝid (Delhio, Barato). Du alilandaj turistoj estis vunditaj. La respondecon preni al si la islamisma grupo Hindiaj muĝahidoj.[43]
- En Ŝala distrikto de Ĉeĉenio (Rusio), en arbaro apud la vilaĝo Agiŝti okazis eksplodo, sekve de kio vundiĝis tri milicanoj.[44]
- Associated Press sciigas, ke la tajfuno Fanapi senigis je elektroprovizado 170 milojn da tajvananoj kaj haltigis surteran kaj aeran trafikojn. La rapido de la vento atingis 162 kilometrojn hore. Vundiĝis 45 kaj estis translokigitaj 6 miloj da homoj.[45]
- Ĉirkaŭ 10:10 (loka horo) en la okcidenta kaj norda partoj da Bagdado (Irako) okazis du eksplodoj per aŭtoj, ŝarĝitaj je eksplodaĵoj. Sekve de tio pereis almenaŭ 21 homoj.[26]
20-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Kamikazo eksplodigis sin antaŭ la prezidanta rezidejo en Mogadiŝo (Somalio). Estis vunditaj du militistoj de AMISOM. Laŭ oficialoj informoj temas pri teroristo el la islamisma grupo Al-Ŝabab.[46]
- Oni sciigis, ke laŭ antaŭaj informoj en la parlamenta balotado en Svedio venkis la reganta koalicio Alianco por Svedio (svede Allians för Sverige) subestre la ĉefministro Fredrik Reinfeldt.[47]
- Matene en la barata subŝtato Madhja-Pradeŝo la ŝargtrajno trafis la haltintan en fervojstacio pasaĝeran trajnon. Pereis almenaŭ 13 kaj estis vunditaj ĉirkaŭ 50 homoj.[48]
21-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- La Usona Senato rifuzis la leĝoprojekton, laŭ kiu gejoj kaj lesbaninoj, servantaj en la Usona armeo, kaŝu sian seksan identecon. Por abolicio de la regulo, starigita en 1993 kaj konata kiel don't ask, don't tell (ne demandu, ne rakontu), esprimis sin 56 senatanoj (necesis 60), kontraŭ — 43.[49]
- La ĉefministro de Somalio Omar Abdiraŝid Ali Ŝarmarke deklaris pri sia eksiĝo pro malkonsentoj kun la prezidanto Ŝarif Ahmed.[50]
- La Konstitucia tribunalo de Moldavio konfirmis, ke ekzistas la necesaj kondiĉoj por malorganizi kaj reelekti la parlamenton.[51]
- AFP sciigis, referencate al la oficialaj informoj, ke en la kunveno de la Korea Laborista Partio (Nord-Koreio), okazonta la 28-an de septembro estos elektita la nova estraro de la partio.
- Je la norda parto de Afganio kraŝis la helikoptero de ISAF. Pereis 9 fremdlanaj militistoj, 4 estis vunditaj.[52]
22-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Svisa registaro unuan fojon kun virina plimulto: Per la hodiaŭa elektiĝo de Simonetta Sommaruga kaj Johann Schneider-Ammann al la Federacia Konsilio de Svislando, Svislando kiel unua lando de la mondo estas regata per plimulto da virinoj. Ĉar ankaŭ la oficoj de la Federacia Prezidanto, de la Federacia Kanceliero, de la prezidanto de la Nacia Konsilio kaj de la prezidanto de la Konsilio de la Kantonoj estas plenumigitaj de virinoj, Svislando momente estas komplete sub virina regado.[53]
- En Raŝta distrikto de Taĝikio dum la speciala operacio estis likviditaj almenaŭ 5 gerilanoj.[54]
- La repisto Wyclef Jean anoncis sian decidon rezigni pri partopreno en la prezidanta balotado en Haitio kaj la emon koncentriĝi je muziko.[55]
- La tropika ŝtormo Ĵorĵet atingis la marbordon de Meksiko.[56]
- En la kvartalo Silvan de Jerusalemo 32-jara palestinano estis mortpafita de israelano, aŭton de kiu blokis kaj ŝtonĵetis araboj. La mortigita atakinto havis tranĉilon kaj ŝraŭbturnilon, kaj antaŭe estis juĝata pro krimoj. Post tio ekflamis tumultoj kaj interpuŝiĝoj kun la polico. Vundiĝis unu policano.[57]
- En Rusio ekfunkciis Yandex Muziko, la muzika datumbazo de la firmao Yandex (Rusio).
23-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Oni sciigas, ke la ŝtata ŝuldo de Germanio en la unua duono de 2010 atingis la rekordan nivelon — 1,721 triliono da eŭroj. Kompare al 2009 ĝi kreskis je 29,6 miliardo da eŭroj (1,7 %).[58]
- Oni sciigas, ke la pastoro Eddie Long, estro de New Birth Missionary Baptist Church, unu el plej grandaj afrik-usonaj baptismaj eklezioj, estis akuzita en la seksaj misuzoj de siaj adeptoj Maurice Robinson, Anthony Flagg kaj Jamal Parris.[59]
- Je la nokto de la 22-a al la 23-a septembro nekonatoj pripafis el grenadĵetilo la domon de la ĉefministro de Abĥazio Aleksandr Ankvab en la vilaĝo Liĥni (Gudauta distrikto). La politikisto estis vundita en manon kaj kruron.[60]
- Rusio transdonis al Pollando pluajn 20 volumojn da arkivaj dokumentoj pri la Masakro de Katyn.[61]
24-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Vespere, dum la okazigo de la speciala operacio kontraŭ kvar teroristoj, blokitaj en la domo en la strato Magistralnaja en la ubo Maĥaĉkala (Dagestano, Rusio), eksplodigis sin kamikazo, kiu provis eniri milican kordonon, ĉirkaŭintan tiu ĉi lokon. 40 homoj estis vunditaj. Ĉiuj teroristoj estis mortigitaj.[62]
- Vespere koliziis du pasaĝeraj trajnoj en la fervojstacio Bir El-Bej, situanta je 30 km sude de la tunizia ĉefurbo Tunizo. Pereis almenaŭ 1 kaj vundiĝis almenaŭ 57 homoj.[63]
- Rumanaj policistoj aliĝis al la protestado kontraŭ la anoncita de la registaro plano pri redukto de ŝtataj elspezoj. Unuaj interpuŝiĝoj kun polico okazis la 22-an de septembro, kiam protestantoj provis penetri la registaran rezidejon. Tiam protestadon partoprenis ĉirkaŭ 10 miloj da homoj.[64]
26-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Apud Berlino akcidentis la buso kun polaj turistoj, revenantaj hejmen el Hispanio tra Germanio. El 46 pasaĝeroj mortis 11 kaj vundiĝis pli ol 20.[65]
27-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- La prezidanto de Kosovo Fatmir Sejdiu eksiĝis, ĉar la 24-an de septembro la Konstitucia tribunalo de Kosovo decidis, ke la prezidanto ne rajtas samtempe esti la partiestro. Pli malfrue kun denunco pri tio al la tribunalo skribis 32 deputitoj. La prezidantajn devojn plenumas la prezidanto de la parlamento Jakup Krasniq.[66]
- PSUV, estrata de la venezuela prezidanto Hugo Chávez, gajnis la parlamentan balotadon. Ĝi kune kun aliancanoj ricevos almenaŭ 93 lokojn el 165. La opozicia Demokratia unuiĝo ricevos almenaŭ 59 lokojn, kio konsideratas granda sukceso.[67]
- La germana televidkanalo ZDF informis, ke Kolonjo iĝis milionurbo.[68]
28-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev subskribis la ukazon pri antaŭtempa ĉesigo de la plenpovoj de la moskva urbestro Jurij Luĵkov pro "perdo de la prezidanta konfido". Li okupis tiun postenon de 1992 kaj estis la unua guberniestro de la lando, demisiigita kun tiu ĉi formulo.[69]
29-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Forpasis la fama usona aktoro Tony Curtis.[70]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Число пострадавших при взрыве во Владикавказе превысило 160 человек ruse
- ↑ Число жертв теракта во Владикавказе достигло 19 человек ruse
- ↑ Таджикские пограничники уничтожили 20 боевиков на границе с Афганистаном ruse
- ↑ Бывший австралийский премьер стал министром иностранных дел ruse
- ↑ Гага завоевала восемь наград на MTV VMA 2010 ruse
- ↑ В Мексике арестован наркобарон Эль-Гранде ruse
- ↑ Умер кинорежиссер Клод Шаброль ruse
- ↑ Закон - дело поправимое: Правящая партия Турции добилась изменения конституции ruse
- ↑ При крушении венесуэльского самолета выжили 36 человек ruse
- ↑ НАК отчитался о спецоперациях в Дагестане ruse
- ↑ Испания простила Республике Конго долг в 224 млн евро ruse
- ↑ Сенат Франции запретил мусульманкам закрывать лицо ruse
- ↑ Еврокомиссия пригрозила Франции судом из-за депортации цыган ruse
- ↑ В Гвинее объявлено о переносе второго тура президентских выборов на более поздний срок ruse
- ↑ РФ и Норвегия подписали Договор о разграничении морских пространств ruse
- ↑ Police raid flights from Uman, arrests 91 for evading IDF service angle
- ↑ В результате столкновения поездов в Бельгии пострадали до 40 человек ruse
- ↑ В Пакистане в результате авиаударов уничтожены 11 талибов ruse
- ↑ Не менее 14 боевиков убито в Пакистане в ходе авиаудара США ruse
- ↑ Иран и Армения намерены расширить двустороннее сотрудничество во всех направлениях: Моттаки ruse
- ↑ Шторм оставил без электричества 30 тысяч жителей Нью-Йорка ruse
- ↑ Pakistani politician Imran Farooq murdered in London angle
- ↑ Дед Хасан выжил после покушения ruse
- ↑ Eight die in minibus blast in south-east Turkey angle
- ↑ Четверых лидеров красных кхмеров обвинили в геноциде ruse
- ↑ 26,0 26,1 В Багдаде в результате взрывов погиб 21 человек ruse
- ↑ В Архангельской области локомотив врезался в пассажирский поезд ruse
- ↑ В результате взрыва на Шри-Ланке погибли 60 человек ruse
- ↑ Five Street Cleaners Held Over 'Pope Plot' angle
- ↑ Задержан шестой подозреваемый в подготовке теракта во время визита Папы ruse
- ↑ Прокуратура Польши потребовала ареста Закаева ruse
- ↑ В Нальчике взорвали Вечный огонь ruse
- ↑ Наото Кан огласил состав нового японского кабинета министров ruse
- ↑ В Берлине прошла массовая акция протеста против продления работы АЭС ruse
- ↑ В Афганистане начались парламентские выборы ruse
- ↑ На выборах в Афганистане убили 14 человек ruse
- ↑ В Таджикистане военная колонна попала под обстрел ruse
- ↑ При обстреле таджикских военных погибли пятеро офицеров ruse
- ↑ Минобороны Таджикистана назвало организаторов нападения на военных ruse
- ↑ Colombian forces kill 22 Farc rebels angle
- ↑ Заговор дворников против папы Римского оказался шуткой ruse
- ↑ В Швеции начались парламентские выборы ruse
- ↑ Ответственность за обстрел в Дели взяли на себя "Индийские моджахеды" ruse
- ↑ В Чечне при взрыве пострадали трое милиционеров ruse
- ↑ Тайфун вызвал отключение электричества на Тайване ruse
- ↑ Террорист-смертник подорвал себя у дворца президента Сомали ruse
- ↑ Правящая коалиция одержала победу на выборах в Швеции ruse
- ↑ В Индии товарный поезд врезался в пассажирский состав ruse
- ↑ Republicans block bill to lift military gay ban angle
- ↑ Somali prime minister announces resignation angle
- ↑ суд Молдавии постановил распустить парламент ruse
- ↑ В Афганистане потерпел крушение вертолет НАТО ruse
- ↑ Women take majority in Swiss cabinet for first time angle
- ↑ В Таджикистане убиты пять боевиков ruse
- ↑ Wyclef Jean drops Haitian presidential challenge Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Tropical storm brings fresh flood misery to Mexico angle
- ↑ Убийство палестинца в Иерусалиме вызвало беспорядки ruse
- ↑ Staatsschulden klettern auf 1721 Milliarden Euro germane
- ↑ Atlanta pastor says he's hurt by false allegations[rompita ligilo] angle
- ↑ Вице-президента Абхазии ранили из гранатомета ruse
- ↑ Генпрокуратура РФ передала Польше документы по Катыни ruse
- ↑ В Махачкале уничтожены четверо боевиков ruse
- ↑ 57 человек пострадали в результате столкновения поездов в Тунисе ruse
- ↑ Румынская полиция устроила марш протеста ruse
- ↑ Schönefelder Kreuz: 12 Tote bei Unfall[rompita ligilo] germane
- ↑ Президент Косово подал в отставку ruse
- ↑ Противники Чавеса добились успеха на выборах в Венесуэле ruse
- ↑ Köln wieder Millionenstadt[rompita ligilo] germane
- ↑ Юрий Лужков отправлен в отставку ruse
- ↑ Breaking News: Actor Tony Curtis Has Passed Away[rompita ligilo] angle
|